Dolĉa Esperanto

Lunde, la 18-an de februaro en la klubejo estis renkontiĝo de amantoj de sukervato kaj Esperanto. La venintoj ekkonis novajn Esperantajn vortojn pri dolĉaĵoj kaj veron pri sukero: ĝia bono kaj malutilo por nia sano. Ili partoprenis dolĉan konkurson kun premioj – libroj pri sukero en nia vivo. Ni gratulas la gajnintojn kaj dankas Stanisław Dobrowolski, kiu proponis la ideon de la renkontiĝo kaj organizis ĝin. Estis dolĉe kaj informoplene.

Fotis Przemysław Wierzbowski kaj Iwona Kondraciuk

Respondi