Esperanta tablo en Bjalistoka Lingva Kafejo

Lunde, la 25-an de februaro en Fama ĉe Legionowa, 5 estis seanco de Bjalistoka lingva kafejo, dediĉita al Esperanto. Krom kutima diverslingva babilado ĉe la tabloj de la trinkejo, estis malgranda prelego pri la internacia lingvo. Nia volontulo Viktor lernigis kelkajn frazojn en Esperanto al la gastoj kaj rakontis pri ĝia historio.

La lingva kafejo invitas ĉiujn, kiu senpage volas praktiki lingvojn de la mondo en amikeca etoso de trinkejo ĉiun duan kaj kvaran lundon.

Fotis Marek Dąbrowski

Respondi