Viktor en la 1-a liceo

Lundon kaj mardon, la 18an kaj 19an de februaro Viktor, nia volontulo de la programo Erasmus+, gastis en la 1-a liceo en Bjalistoko. Tie en la rusa li parolis kun la lernantoj de du grupoj, studantaj la rusan lingvon. Viktor montris al ili fotojn de sia urbo kaj Tajgo – la arbaro, kie loĝas siberiaj tigroj. La infanoj eksciis pri la klimato, historio kaj naturo de tiu regiono kaj eklernis kelkajn novajn rusajn vortojn. Ili volonte rakontis pri siaj postlernejaj planoj.

 

Respondi