Trejnu la Trejniston 2 – renkontiĝo en Tuluzo

28 -29 de junio 2021 kadre eŭropunia projekto Trejnu la Trejniston 2 de la programo Erasmus+ en Tuluzo okazis renkontiĝo de  reprezentantoj de 5 partneraj organizoj, kiuj partoprenas la projekton:

  • Pollando – BES el Bjalistoko,
  • Italio – BEA el Bolonio,
  • Francio – EKC el Tuluzo,
  • Danlando – DEA,
  • Britio – Kosmo-strategio el Edinburgo.

Ĉiutage ni havis diversajn okupojn, kiuj temis pri trejnado. Gvidis ilin 4 spertaj trejnistoj el Italio, Pollando, Ĉeĥio. Ili transdonis por ni multajn teoriajn sciojn pri trejnado. La laborlingvo estis kompreneble Esperanto. La partoprenantoj de la trejnado ne nur aŭskultis la prelegojn sed ankaŭ mem preparis elementojn de trejnado. Fine de la trejnado ni estis dividitaj je 2-3-personaj grupetoj kaj ĉiu grupeto ricevis temon por duhora prezentado, dum kiu ni devis praktike uzi niajn novajn sciojn. Malgraŭ multaj okupoj, ĉiutage ni promenis tra Tuluzo kaj gvidis nin JoMo, kiu montris al ni ĉefajn antikvaĵojn de la urbo. Tri tagojn ni estis en Aruto, kie aktivas forta loka Esperanta grupeto. En ĝi ni ankaŭ havis okupojn kaj ni preparis niajn prelegojn kaj rakontis kio okazas en la bjalistoka Esperanta medio. Kelkaj provprelegoj okazis samtempe kaj ne ĉiuj povis ilin ĉeesti. Ĉiuj novbakitaj trejnistoj strebis al plej bona preparo de sia prelego kaj bona prezento de ĝi. Pitoreska pirenea naturo probable helpis nin, ĉar ĉiujn niajn prezentojn oni pritaksis pozitive. La lastan tagon en Francio ni pasigis en la tre interesa urbeto Albi – la plej interesa objekto en ĝi estis la katedralo de S. Cecilia. Bjalistokon ni revenis plenaj de novaj informoj pri la trejnada fako, kiujn ni uzos ne nur en la loka bjalistoka medio.

Nina Pietuchowska

The European Commission support for the production of this publication does not constitute an endorsement of the contents which reflects the views only of the authors, and the Commission cannot be held responsible for any use which may be made of the information contained therein.

Respondi