Bjalistokanoj en la kristana kongreso

En Legnica dum la tagoj 7-14.08.2021 okazis la 70a Kongreso de KELI – Kristana Esperantista Ligo Internacia. Partoprenantoj el 8 landoj loĝis en La Alta Porpastra Seminario de la Diocezo Legnica – historia konstruaĵo de la iama lernejo por knabinoj portanta tiam la nomon de la imperiestrino Auguste Victoria Schule. Ege bonaj kondiĉoj por renkontiĝoj, preĝoj kaj ripozo garantiis lernosalonoj, belega kapelo, malgrandaj loĝĉambroj kaj komuna manĝejo.

Honora patrono de la Kongreso iĝis la katolika episkopo – Andrzej Siemieniewski. Ne okazis monotona recitado de preĝoj sed mallongaj analizoj de 10 punktoj de la dekalogo. Mi iĝis admirantino de Agnes Raczkevy-Eőtvős pro ŝia ĉiutaga interpreto de „deca homo” surbaze ĝuste de la dekalogo. Kun entuziasmo mi kantadis psalmojn el la esperanta kolekto „Adoru”.

Tagmeze mi partoprenadis mallongan katolikan diservon. Kun intereso mi aŭskultis prelegojn pri ŝanĝo de klimato, agado de Greta Thunberg- sveda aktivulino pri klimato, rezuloj de rabadministrado en arbaroj. Ege interese prelegis svedo B. Aradsson pri oftaj lingvaj eraroj en Esperanto. Dum komunaj manĝoj mia najbaro – katolika pastro – tranĉis al mi kotleton je pecetoj, ĉar mi havas rompitan manon.

Ĉiutage posttagmeze okazadis ekskurso: urba aŭ eksterurba. „Malgranda Moskvo”, kiun vi vidis sur la kina ekrano, en reala vivo daŭre povas ravi homojn. Ni admiris belegajn Preĝejojn de Paco en Świdnica kaj Jawor. Gastigis nin protestanta episkopo Waldemar Pytel. En Bolesławiec ni estis gastoj de la Fabriko kaj Vivanta Muzeo de Keramiko.

Mi konatiĝis kun simpatiaj homoj, kun kiuj mi trinkis bieron en kafejeto ĉe lago. Vojaĝante la Kongreson mi estis plena de necerteco ĉu ĝi ekinteresos min.

Hieraŭ mi kontrolis en la Interneto ĉu, se mi partopenus BET-on 11-16.07.2022 en Klajpedo kaj la lastan tagon mi flugus rekte Budapeston, mi sukcesos partopreni la kongreson de KELI 16-23.07.2022 w Domaszek/Hungario?

Elżbieta Karczewska

Respondi