Rezulto de literatura konkurso 2017

La protokolo pretigita la 6an de novembro 2017

Far la komisiono, kies tasko estis pritaksi literaturajn verkojn alvenintaj por la konkurso “Esperanto ligas homojn”. La temo de la ĉijara konkurso estis „Esperanto-mia kolora mondo”.

La komisiono konsistis el:
1) Eligiusz Buczyński- prezidanto, la reprezentanto de la Podlaĥia Libraro Lukas Gornicki
2) Nina Pietuchowska – membro de la komisiono, la reprezentanto de Bjalistoka E-Societo
La komisiono konfirmas, kio sekvas:
1) Ĝis la 31a de oktobro 2017 – la limdato antaŭvidita en la konkursa regularo, la komisiono ricevis 16 skribajn verkojn subskribitajn per pseŭdonomoj kun individuaj deklaroj pri aŭtoraj rajtoj kaj elektronikaj versioj de la verkoj,
2) La literaturaj verkoj ricevitaj en unu lingva versio estis poste tradukitaj al Esperanto aŭ al la pola lingvoj. La familia nomo de la tradukanto estis menciita en la tekstoj prezentitaj en “Bjalistokaj kajeroj n-ro 7”.
3) La komisiono decidis, ke por inspiri homojn partopreni venontjare la konkurson ĉifoje ĉiuj alvenitaj verkoj estos publikigitaj en „Bjalistokaj kajeroj n-ro 7”.
4) La komisiono decidis, ke ĉijare la plej interesan verkon prezentis sinjorino Anna Ulman sub la titolo „Li, ŝi, ili…”

La komisiono distingis verkojn de :
• Baczyński Lech – „Reveno al nigra truo”
• Helena Biskup – “Per la trajno „Zamenhof” al Bjalistoko”
• Cecylia Hlebowicz – “Gerardo “la unua”
• Robert Kamiński – “Esperanto – mia ŝlosilo al kolora mondo”
• Elżbieta Karczewska – „Ĝuste libro ne filmo disvolvas fantazion”
• Marc Konijnenberg – „Nia Kolora Mondo”
• Zofia Gertruda Kowalczyk -„Mia aventuro kun Esperanto”
• Pyhälä Raita – „Esperanto – mia kolora mondo”
• Rekowski Wacław – „For de miaj okuloj!”

La komisiono dankas pro la partopreno en la konkurso al:
• Joanna Sokalska
• Małgorzata Dobkowska
• Hennig Edeltraut
• Sandip Lamichhane
• Bardhyl Selimi
• Michaela Stegmaier

Bjalistoko, la 6an de nov. 2017

 

Prezidanto de la komisiono – Eligiusz Buczyński
Membro de la komisiono – Nina Pietuchowska

 

La ĉefpremiita verko

Li, ŝi, ili…

Anna Ulman

 

Li:
Post la abituro mi forvojaĝis al Międzygórze por komenci novan, plenkreskan vivon. Unu jaro post la fino de mia militservo mi edziĝis kun Krystyna, baldaŭ naskiĝis nia filineto Ania. Nia edzeco dum 27 jaroj havis bonajn kaj malbonajn momentojn. Konatuloj rakontadis, ke ni kreis bonan, ekzemplan familion.
Mi proksimiĝis al mia kvindekjaraĝo kiam forpasis Krystyna kakeksita fare de longa malsano, kiun ŝi kaŝis eĉ antaŭ mi. Post ŝia morto restis la breto plena de libroj en Esperanto kaj multege da rememoroj pri niaj komunaj vojaĝoj. Mi ne sciis kiamaniere vivi daŭre sen ŝi? Mi ne riproĉis pro manko de konatuloj. Vortoj de kompato venadis de Pollando sed ankaŭ de eksterlando. Vizitadis min membroj de Esperanto-klubo en Międzygórze sed kion povas fari sola ulo kiu alkutimiĝis al ĉeesto de frata animo?

Somero de la jaro 1994.
Mia plenkreska filino, kiu kun sia edzo pasigis ĉe mi liberajn tagojn, telefonis mian laborejon:
Paĉjo, je la 15.15 vizitos vin hejme du viaj malnovaj koleginoj – diris ŝi. Ili ambaŭ lernis kun la patrino en la sama liceo kaj studis ĉe la sama Universitato. Ili venas al Międzygórze por ferii tie kun Esperanto.
Ĝustatempe je la anoncita horo, aŭdante frapadon, mi malfermis la pordon kaj…
Post la gaja „Bonan tagon” de Halina mi observis silente la virinon kiu akompanis ŝin. Ĉu vi rememoras min? – demandis min tiu dua gasto.

Jen mia unua amo: verdokula Ania – mi konstatis. Rememoroj blovis tra mia kapo kiel blovado. Tio okazis, kiam mi estis dektri aŭ dekkvarjaraĝa. Ĝis hodiaŭ mi memoras tiujn ridemajn okulojn kiam mi ekvidis ŝin la unuan fojon dum diservo kaj mi ne povis forstreki ŝian bildon de antaŭ miaj okuloj. Kaŝe mi akompanis ŝin por eksii kie ŝi loĝas kie ŝi lernas. Poste, jam en meza lernejo, ni iĝis paro kiu komune pasigis ĉiun liberan momenton. Mi ludis mandolinon kaj trumpeton. Ŝia patro instruis min uzi korekte instrumentojn kaj mi instruis mian knabinon kanti. En tiu tempo mia heroo estis Paul Anka kaj lia kanto „Destino”. Somere mi vizitis Anjon en skolta tendaro kaj tie mi eksciis, ke ŝi renkontiĝadas kun alia knabo. Ve! Kia doloro! Mi decidis forgesi ŝin kaj ŝiajn verdajn okulojn. La vivo iĝis griza kaj malbona. Kaj nun mi ekpensis kia estas tiu hodiaŭa Anjo. Mi eĉ ne suspektis, ke ni renkontiĝos post multaj jaroj en tute alia urbo…
Ŝi:
Estis somero 1994.
Mi havis jam edziniĝintan filinon kaj du nepojn. Mia edzo Tadeo forvojaĝis antaŭ 19 jaroj mallegale Nederlandon. Li promesis aranĝi ankaŭ mian alvenon Nederlandon sed probable forgesis pri mi. Kiam mi estis junulino iu ciganino aŭguris al mi, ke nur meze de mia vivo (mi vivos ege longe) renkontos min feliĉo. Tiam mi ne traktis ŝiajn vortoj serioze sed tamen mi deziris kredi je aŭguro kaj maltrankvile mi atendis mian feliĉon. Pasis 10 jarojn kiam mi ekdubante je reveno de mia edzo decidis divorci. Mi komencis vivi pensante nur pri mi kaj pro tio mi decidis translokiĝi malgrandan urbeton sude de Pollando, kie loĝis mia patrino, kvar gefratoj kaj iliaj familioj. Kiam mia plenkreska filino trovis sian edzon kaj ekloĝis kun li mi sentis min ege sola. Mi ne volis daŭrigi la amikecon kun teda admiranto, kiu montriĝis esti alkoĥolulo. Mankis en mia vivo forta, zorgema viro, sed iu simila ne aperis.
Pasis jaroj kaj iutage telefonis min mia lerneja kolegino Halina. Ni loĝis en najbaraj urboj kaj de tempo al tempo ni renkontiĝadis. Simile al mi ŝi estis sola. Ŝi ekproponis al mi partoprenon en esperanta feriado en Międzygórze, dum kiu oni lernas la lingvon. Ŝi jam flue parolis Esperanton – mi iom balbutis. Mi ĵus revenis hejmen de infanaj someraj ferioj kie laborante, gajnante monon, mi ankaŭ lernis kun infanoj Esperanton. Nun mi revis pri vera ripozo sed Halina ne akceptis mian rifuzon.
Prenu viajn mempentritajn bildojn. En ripozloko certe ni vendos ilin – ŝi insistis kaj finfine mi decidis kunvojaĝi.

Ni atingis nian celon vespere. Loĝanta en Międzygórzu Teresa, nia malnova konatulino, salutis nin gasteme. Portempe ŝi havis liberan ĉambrom kutime luigatan por ripozantoj. Ni kontaktis la organizanton de esperanta feriado kaj ni ricevis la programon de la restado.
Mi tute ne konis aliajn partoprenantojn kaj pro tio humile mi akceptis al Halina decidi pri niaj okupoj. Jam la sekvan tagon ŝi decidis posttagmeze viziti ŝian iaman najbaron kaj ŝian edzinon, kun kiu ŝi antaŭ jaroj studis. La urbo estis malgranda. Ĉiuj sciis ĉion pri aliaj loĝantoj kaj kontakto ne estus malfacila. La edzino jam forpasis – diris Teresa- sed restis ege atrakcia vidvo. Kaj ŝi fripone okulumis.

Kiam mi ekvidis lin post 32- jara disiĝo miaj manoj ektremis kaj miaj palpebroj ekflirtis. Mi havis impreson, ke iam mi ege eraris. Trinkante teon kaj kaŝante mian rigardon mi rememorigis junecon kaj knabon, kiu ludis trumpeton. Iam miaj gepatroj sendis min por vintra ripozo Zakopane-n. En Krakovo, ĉe la stacidomo, dum la ŝanĝo de trajnoj, mi ekvidis mian „spursekvanton”. La tutan nokton ni vojaĝis per la sama trajno, disiĝis nin nur la kupea vando sed neniu el ni sciis tion.

Li estis la unua knabo kiu ekĝojis min dancante kun mi tangon karespermante min. Samtempe mi timis tiujn karesojn kaj kisadon de miaj haroj post kiuj mian tutan korpon trakuradis agrabla tremo. Mi evitis similajn situaciojn opiniante, ke ŝajne mi estas tro juna. Jes, mi ŝatis esti adorata kaj tio sufiĉis por mi. Al li mankis pacienco kaj ekkompreno. Mi havis impreson, ke nia amikeco malgrandiĝas. Julie li vizitis mni dum la skolta tendaro kaj tiam miaj kolegoj pripensis petolaĵon. Ili aranĝis tiel dusencan situacion ke li forvojaĝis certa pri mia malfiereco. Post la someraj ferio nenio restis kiel estis. Kaj nun ni denove renkontiĝis danke al Halina. Mi – “pajla vidvino”, li vera vidvo.
Unusemajna restado en Międzygórze pasis por mi decideme tro rapide. Antaŭtagmeze ni ekzercis la lingvon Esperanto, posttagmeze, jam kun lia ĉeesto, ni promenadis kaj partoprenis kulturan programon. Dum la adiaŭo li petis min doni al li mian telefonnumeron, la adreson, „bonan vorton”… Li ricevis ĉion.
Li:
Mi malpacience atendis la plej proksiman sabaton por viziti ŝin. Por havi la pretekston mi pripensis viziti mian loĝantan en la sama urbeto filinon kaj aldone mi vizitis Ania-n. Ni konatiĝadis denove. Nun mi jam sciis kion mi deziras kaj kia estas mia vivcelo: ŝi aŭ neniu alia! Iutage, kiam ŝi vizitis min, ni sidis vespere en la ĝardeno. Por ŝi mi trumpetludis nian melodion „Silento”. En iu momento mi subite demandis:
Kiam okazos geedzfesto?
Kies geedzfesto? – ŝi respondis per demando je demando.
La nia!
Ania tion ne volis. Por ŝi konvena estis disa ligo, por mi tute ne. Finfine mi decidis diri : aŭ – aŭ… Ne havante alternativon ŝi pripensis iun psikologian teston por certigi nin, ke niaj karakteroj estas konvenaj. Havante malbonajn spertojn ŝi ne estis certa, ĉu ŝi sukcesos krei novan pozitivan kunvivon. Mi ĉion akceptis dezirante nur, ke ŝi prenu pozitivan por mi decidon. La psikologo ordonis al ni dividi la paperfolion je du kaj aparte listigi tion, kio dividas nin kaj tion, kio ligas nin. Okazis, ke en la rubriko „ligas” ni ambaŭ skribis „Esperanto”.
Ŝi:
Mi ekkredis al psikologo, ke ni sukcesos. Eble la ciganino parolis ĝuste pri tiu ĉi viro?
Li:
Post 32-jara disiĝo ni decidis nun doni al nia vivo tute alian aspekton. Mi vendis mian loĝejon kaj translokiĝis al Ania. Senprobleme mi trovis novan postenon danke al kio mi ne estis finance dependa de ŝi. Post la geedzfesto ni forvojaĝis kun la oficejo „Esperantotur” Singapuron. Mi havis impreson, ke en la kvardekpersona grupo nur la gvidanto, mi kaj Ania parolis esperante tamen ne gravis….. La vojaĝo montriĝis mirinda.
Ŝi:
Jan 18 monatojn ni estas geedzparo. Ni regajnas perditan tempon restante post laboro ĉiam komune. Ankaŭ komune ni solvas problemojn: la niajn kaj fremdajn. Ni havas multajn diversajn geamikojn. Plej granda grupo de ili estas esperantistoj. Nia mondo estas kolora. Li estas bonega edzo kaj eksterordinara avo por siaj kaj miaj genepoj, kaj nia amo estas varma kaj seksarda. Ni ne hontas montri niajn sentojn. Espereble antaŭ ni ankoraŭ multe da mirindaj jaroj de bona kunvivo. Ni ĝojas pensante pri ĉiu nokto, kiun ni pasos komune. Mi daŭre starigas ĝenajn demandojn. Hodiaŭ, post la tagmanĝo mi demandis lin:
Kion vi farus, se mi ne ekzistus?
Mi sidus kaj plorus!
Tia plenkreska viro?
Sen vi mia mondo estus griza kaj malamika…

La tekston “Li” mi ricevis donace de mia edzo okaze de mia nomtago. La kajeraj paĝoj estis dividitaj vertikale je du kaj la maldekstra parto estis malplena. Mi ekkomprenis mian taskon ke mi devas priskribi la historion de nia konateco. Tion mi faris en la rubriko „Ŝi”.

Respondi