Reta Edukado Nun – Erasmus+ en Tuluzo

Ĉi-sube vi trovos raporton de Paulina Jaworska (BES; Societo de Esperanto-Amikoj „Torento”) pri la partnera renkontiĝo de Erasmus+ en Tuluzo:

Kion mi lernis en Tuluzo?

Inter la 10-a kaj 15-a de marto tute neatendite mi havis la okazon partopreni trejnadon en la ciklo: Reta Edukado Nun (programo Erasmus+) en Tuluzo. La ĉeftemo de tiu parto de la REN-ciklo estis „ciferecaj kompetentecoj”. La trejnado estis dividita en jenajn blokojn:

Tago 1:
• La unua, teoria parto havis la formon de interaga prelego pri „ciferecaj kompetentecoj”. Kion ili signifas? Kiel mezuri ilin? Kiaj estas la diferencoj inter la vortoj: scio, kompetenteco kaj kapablo? Evidentiĝas, ke estas ebleco kontroli sian nivelon en la formularo preparita sur EU-retpaĝoj.
• Poste okazis cerboŝtormo, dum kiu ni elpensis liston de temoj ligitaj kun „ciferecaj kompetentecoj”. Laboraj grupoj estis kreitaj kaj ĉiu grupo ricevis unu temon.
• Fine de la tago ni komencis prilabori la taskojn en grupoj.

Tago 2:
• Matene – aŭra laboro pri la prezentoj.
• Posttagmeze ĉiu grupo prezentis sian temon en la platformo Zoom, dume aliaj trejnadanoj agis kiel publiko.

Tago 3:
• La tria tago estis la tago de retrokuplado – angle „feedback”. Ni ĉiuj priparolis kaj resumis nian komunan laboron: defioj, pozitivaj aspektoj, surprizoj kaj konkludoj.

La trejnado estis tre valora. Ne nur pere la temo en si mem. Mi estas homo, kiu ĉiutage laboras kun komputilo, do mi jam havas kelkajn ciferecajn kapablojn. Tamen estas loko por plibonigo, kaj mi ĝuste konstatis tion dank’ al la trejnado. Ege grava parto de la tuta evento estis tiel nomata „retrokuplado”. Por mi ĝi estis nova, surpriza kaj memorinda sperto.

Jen kelkaj el niaj konkludoj:
• prilabori unu taskon en grupoj havas siajn problemojn. Estas bona ideo komencante la laboron ekscii kiamaniere la aliaj membroj agas plej efike. Estas homoj, kiuj estas tre interagaj, kiuj laboras bone ĉe konstanta interŝanĝo de pensoj, male estas homoj, kiuj bezonas fokuson kaj preferas labori en soleco dum kelka tempo. Se vi mem konscias, ke via agado estas specifa, komuniku tion al la resto de la grupo por pli bone plani vian laboron.
• ni ĉiam lernas ion novan kiam ni laboras kun aliaj homoj. Ni povas rimarki nekonatajn programfunkciojn aŭ labormanierojn. Granda ekzemplo de tio estis la kunlaboro en mia grupo: Paulina + Michael Boris + Roberto. Michael Boris, kiu antaŭe ĉeestis aliajn trejnkursojn pri prezentadoj, rapide preparis por ni la horaron – en kalkultabela programo! Minuton post minuto, ni planis partojn de la prezento (bonvenon, enkondukon, demandojn al la publiko, ktp.), dividis la rolojn, notis komentojn. Bonega metodo laŭ mi.
• ni ricevis valorajn konsilojn kiel konduti dum interretaj renkontiĝoj. Unu el la grupoj ellaboris la temon: „savoir-vivre dum videokonferenco”. Krome, ni spertis per niaj propraj oreloj, kion signifas movii la komputilon tro rapide dum la prezentado.
• estas bona praktiko prepari etan vortareton kun pli malfacilaj vortoj sur papero anticipe, se ni havas renkontiĝon en fremda lingvo. Kompreneble, la vortareto estu kun vi dum la prezentado.
• fina rimarko estas, ke oni povas lerni ion alian ol Esperanton en Esperanto. Ŝajne evidenta, tamen nova.

En la lasta tago ni vizitis Kulturan Centron Bellegarde, kiu iom similas al la polaj Urbaj Kulturdomoj. En la centro Bellegarde oni preparis diversajn komputilejojn, malgrandan teatron, voĉregistran studion, dancĉambrojn, multfunkciajn ĉambrojn, oficejojn, ktp. Okazas klasoj por loĝantoj de ĉiuj aĝoj, kaj la dungitaj profesiuloj helpas ilin akiri novajn kapablojn. Ekzemple, vi povas uzi ĉambron ekipitan per aparatoj, komputilojn kun profesia programaro kaj lerni, kun la helpo de la laboristoj, kiel krei viajn proprajn filmojn. La du sinjoroj, kiuj ĉirkaŭmontris la centron al ni, tre interese rakontis pri siaj spertoj pri la laboro kun ciferece ekskluditaj homoj. Laŭ iliaj observoj, la grupaj kursoj por komencantoj estis tre neefikaj, ĉar la homoj en la grupo malofte havas similan nivelon. Al iuj oni devas instrui kiel teni la muson, dum aliaj samtempe volas eklerni kiel presi dokumenton. Post iom da streboj kaj malsukcesoj oni decidis, ke ĉiu homo, kiu bezonas subtenon por lerni uzi komputilon, ricevu sian personan asistanton. Dank’ al tio, ne plu okazas ke iu rezignas de la lernado, ĉar la nivelo de la kurso estis tute alia ol iliaj bezonoj.

Vizitinte la Centron Bellegarde, post la lasta kafo kun franca „croissant”, estis latempo hejmeniri.

Tuluzo estas bela urbo en Francio, iom pli sude ol Gdańsk, do printempo estis tie pli rimarkebla. Dum la restado, estis ankaŭ tempo por promeni, rigardi la urbon, provi bongustajn manĝaĵojn, paroli, foti. Interesaj, praktikaj trejnadoj, pozitivaj homoj – esperantistoj, kompreneble – la pitoreskaj stratoj de la malnova urbo kaj la ĉarma Midi-Kanalo faris la vojaĝon ege memorinda.

Paulina Jaworska (BES; Societo de Esperanto-Amikoj „Torento”)

 

Eksteraj ligiloj:

 

Respondi