Internacia Junulara Festivalo – esperanta evento… per la okuloj de debutantino

De la 15-a ĝis la 19-a de aprilo mi havis unuafoje eblecon ĉeesti (en la reala vivo!) esperantan feston eksterlande. Mia partopreno (kaj partopreno de niaj tri aliaj reprezentantoj) estis rilata al la daŭrigo de programo Erasmuso+ Reta Edukado Nun, okazinta kadre de Internacia Junulara Festivalo. Ĉi-foje la tuta afero temis pri hibrida edukado – la kapablo tre utila en la nuntempa realo, eĉ des pli en tempoj de pandemioj turmentantaj nin. Post la aventura vojaĝo – kiel bone ke ekzistas iom da transportiloj 🙂 – malfrue vespere ni alvenis al la vilaĝo Piani di Luzza en la pitoreskaj Dolomitoj (hotelo kun tiaaa naĝejo, do kiu ne profitis ĉi tiu estas…).

Sabate, kiam multaj poloj aranĝis „święconka” en siaj korbetoj, ni partoprenis du kunvenojn. La gastiganto de la unua, Francesco Maurelli, nuntempe la profesoro ĉe la Jacobsa Universitato de Bremo, dividis kun ni siajn spertojn pri intereta laborado kun studentoj. Kiam li menciis ke postulas de siaj studentoj ke retkameraeoj estu enŝaltitaj, mi tuj pensis: provus vi Francesco ĉi tion en la pola lernejo…, vi tre surprizus 🙂 Nu, bone…miaj lernantoj ne lernas en la privataj universitatoj. Dum la dua kunveno, Agneau Bellanyek, la profesoro de Universitato en Sussex instigis nin koncentriĝi pri la problemoj pli teknikaj, kiuj estas utilaj eĉ necesaj dum la hibridaj renkontiĝoj.

La praktika parto de la programo koncernis grupan laboron kaj preparadon de 20-minutaj prezentoj, celitaj interalie al: trejnado kiu devis havi interragan elementon, faciligado de diskuto (retaj kaj surlokaj partoprenantoj devis senti sin egale inkluzivitaj) kaj lingva leziono, ankaŭ aktiviganta ambaŭ flankojn.

Kiel rezulto, la supraj celoj estis efektivigitaj de ni en la sekvaj temoj:
• Merkatiko – Celgrupigo
• Ni havas nur unu mondon!
• Enkonduko en la itala lingvo
• Ĉu esperantiĝi personajn nomojn aŭ ne?

Poste ni eltiradis konkludojn, scivolante kion oni plibonigu estonte.
Nu, sed la tuta evento estis nomita Festivalo, do… okazis ankaŭ pli amuzaj aferoj 🙂
Trinko-manĝa nokto proponis manĝeton preparitan de esperantistoj, konsistantan el bongustaĵoj kaj trinkaĵoj tipaj de la landoj, kiuj ili reprezentis. Malfacile diri kio estis la plej populara, sed la kvanto da nia Zubrówko estis malpliĝanta minuto post minuto.
Samtempe funkciis Lingva Festivalo, do estis okazo prezenti la lingvon de via lando, vian plej ŝatatan lingvon, aũ simple la lingvon pri kiu vi interesiĝas. Nu, mi fariĝis iom freneza… kaj ĉi tio estis unafoje. Mi provis prezenti en esperanto ŝercon de Waldemaro Malicki (la pola kabaredartisto) pri la precizo de la germana lingvo (aliĝo al la originalo + mia teksto sube).

Estis ankaũ ebleco montri viajn talentojn: verajn talentojn (de profesia kantado, preskaũ profesia aktora ludo kaj ventrodancoj tute ekster la klasifiko) kaj malpli verajn talentojn. Tiam mi fariĝis iom freneza… kaj ĉi tio estis duafoje. Mi simple provis kuraĝigi publikon kanti kun mi la faman kanton „Statki na niebie” (almenaũ ĝian ĥoron) de la pola bando DE MONO (karaoka versio).

Organizantoj ankaŭ ebligis al ni partopreni ekskurson al Triesto. Tielmaniere ni povis esti kaj en montoj kaj ĉe la marbordo, kio estis tre aloga propono (eĉ sen mencii la turismajn vidindaĵojn de la urbo mem).

La tempo estis pasanta tre rapide, do por povi ĝui la belecon de ĉirkaŭaj montoj en la amaso de eventoj, oni devis agi rapide kaj havi ideon. Tiel, ĉiu el ni faris sian plej bonan ĉi-rilate. Mi persone sukcesis marŝi rapide al la najbara Sappada kaj foti survoje kelkajn belajn bildojn.
Resumante, „La unuaj kataj antaŭ la bariloj”, kio signifas en la pola ke la komenco okazis. Mi ĝojas ke mi ricevis ŝancon ĉeesti la eventon, kies enhavon mi povas utiligi kaj profiti ankaŭ en mia laboro kiel instruistino (des pli ke la bezono fari lecionojn interete kaj hibride okazas pli kaj pli ofte en la hodiaŭa edukado). Mia (sufiĉe modesta) partopreno en akompanaj aranĝoj devas esti traktata kiel enkonduko al… io, kio ankoraŭ povas okazi. 🙂

Jolanta Chrustowicz

 

Eksteraj ligiloj

 


(Waldemar Malicki – kabareda ŝerco)

Mi ŝategas lerni lingvojn. Tamen, ĉar mi faras tion samtempe ne estas facile por mi paroli ĉiujn ĉi tiujn lingvojn flue. Hodiaû mi volus paroli pri la germana lingvo… Jes, mi scias! Por ĉiuj estas klara kio estas la germana lingvo. Mi estas pola, la germana lingvo estas la lingvo de niaj najbaroj. Oni diras ke estas utile lerni lingvojn de najbaroj… Eble. Mi lernis ĝin en liceo ĉe tre strikta instruistiono kiu poste fariĝis… esperantistino. Mi multe forgesis sed mi memoras ke…
Germana lingvo estas sufiĉe malfacila kaj agrabla. Tamen, antaŭ ĉio ĝi estas ege preciza! Germana lingvo donas al ni ege precizajn informojn. Ni scias ke Esperanto estas logika. Kompreneble! Sed ĉu ĝi estas tiel preciza kiel germana? Ekzemple: la besto KANGURUO. En Esperanto ni simple diras: KANGURUO, kaj tio estas iom sensense, ĉar ĉiuj vidas ke KANGURUO, Ĉu ne? Zamenhof ne faris grandan penon pri ĉi tiu vorto. Ŝajnas, ke li simple prenis tion de la angla (la angla: Kangaroo). Ĉu? Sed germanoj diras precize (Atentu!): la besto kun sako t.e. (tio estas): BEUTEL-RATTEN.
Kaj sekve, kiam oni kaptigas tion KANGURUON kaj oni kaŝigas ĝin en la ujo, tiam tio KANGURUO nomiĝos ankaŭ ege precize: BEUTEL-RATEN-KOFFER
Sed! La KANGURUO povos esti sofikita tie, do estus pli bone havi la aerujon, fartitan (pli bone) de plektaĵo. La plektaĵo germane nomiĝas LATTENGITTER, do plektita kaĝo nomiĝos LATTENGITTER-KOFFER. Konsekvence, la plektita kaĝo kun KANGURUO nomiĝos BEUTEL-RATTEN-LATTEN-GITTER-KOFFEER.
Do vi vidas ke germana lingvo estas ege, ege preciza! Sed ni daŭrigu! Bonvolu!
Estas HOTENTOTOJ, la plej maljuna tribo de indiĝenaj loĝantoj de Sudafriko. Do, unu tagon HOTENTOTOJ haltigas murdiston (en germana ATTENTATER), akuzita pri la murdo de unu HOTENTOTA patrino (en germana MUTTER), do kune HOTTENTOTTEN-MUTTER. Ŝi estis la patrino de filo, bedaŭrinde, malsaĝula kaj balbutula (germane STOTTER-TROTTEL). Do ĉi tiu patrino germane nomiĝas HOTTENTOTTEN-STOTTER-TROTTEL-MUTTER-ATTENTATTER. Kompreneble! Tamen, baldaû policanoj kaptigas la murdiston kaj metas lin en… kanguruan kaĝon. Jes! Vi nur konas la ĝia germana nomo: BEUTEL-RATTEN-LATTEN-GITTER-KOFFER.
Sed! sed! La kaptito sukcesas liberiĝi. Tio povas ĉiam okazi. Tamen, ĉi tio mantras al ni ke li ne estis tiel malsaĝa. Ĉu? Tuj komenciĝas la serĉado. Kompreneble! La serĉado finiĝas sukcese. Baldaŭ hotentota militisto alvenas kurante kaj krias:
– Mi kaptigis la murdiston! Mi kaptigis la murdiston! (do vi scias: en germana ATTENTATER)
– Ĉu vere? Kian murdiston? – demandas estro de la tribo
– BEUTEL-RATTEN-LATTEN-GITTER-KOFFER-ATTENTATER! – respondas la militisto
– Ĉu vere vi kaptigis la murdiston kiu estis en la plektita kaĝo por KANGURUOJ? – la estro de la tribo ne povas kredi
– Kompreneble! HOTTENTOTTEN-STOTTER-TROTTEL-MUTTER-ATTENTATTER! (mi memorigas vin ke ĉi tio signifas: la murdisto de hotentota patrino de malsaĝa kaj balbutula filo)
– Ho jes, jes, jes! Mi memoras nun. Sed vi tuj devintus diri ke vi kaptigis:
HOTTENTOTTEN-STOTTER-TROTTEL-MUTTER-BEUTELRATTEN-LATTENGITTER-KOFFER-ATTENTATTER!
Do… Kiel vi vidas kaj aŭdas… La germana lingvo estas ege agrabla kaj kompreneble ege preciza! Ĉu simpla? Almenaŭ… tiel-maniere diras ĉiuj instruistoj de la germana lingvo dum la unua leciono 
Sufiĉas interesiĝi pri la temo!

 

Respondi