Renkontiĝo kun membroj de Pola Asocio de Blinduloj

Post la 10-taga trejnado kadre de la Strategia Partnera Projekto Erasmus+ “Trejnado por Trejnistoj” – TTT2 mi ekuzis ricevitajn tie novajn kapablojn dum la renkontiĝo la 18-an de septembro 2021 kun membroj de Pola Asocio de Blinduloj/Bjalistoko.

Homoj sufiĉe aĝaj por esti pensiuloj, havantaj diversajn politikajn opiniojn, komune difinis homajn rajtojn kaj diskutis en paca atmosfero eĉ je plej tiklaj temoj: defendo de rajtoj kaj libereco de unuopuloj en la mondo de amasa elmigrado de homoj el teritorioj, kie okazas militaj konfliktoj surbaze de etnaj, kulturaj, naciaj, religiaj, politikaj, historiaj aŭ ekonomiaj diferencoj.

Elżbieta Karczewska

Respondi