La 70a Kristana Esperanto-Kongreso – Multmedia prezento en la klubejo

La 20-an de Septembro, aliĝintoj al la Kristana Esperanto Kongreso kaj scivolemuloj partoprenis la prezentaĵon de Basia Lipska, Marek Dąbrowski kaj Elżbieta Karczewska pri la 70a Kongreso de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia), kiu okazis 7-14 de Aŭgusto 2021 en Legnica. 

Biskvitoj, vino kaj varmaj trinkaĵoj akompanis al raporteto en la pola kaj Esperanto, dum kiu ni eksciis pri la interesaj partoprenantoj, la programo, ege interesaj prelegoj kaj akompanantaj al la Kongreso ekskursoj: precipe pri Legnica mem kaj pri „Malgranda Moskvo”, kiu dum 46 jaroj situis ene de la pola urbo. Ni vidis bildojn, aŭdis kantojn registritajn dum kultura programo… ili eĉ parolis pri tio, kion ili manĝis en la seminaria manĝejo dum la kongreso! Estis kvazaŭ ni estus tie.

Dankon al ĉiuj, kiuj venis al la klubejo por aŭdi tiujn interesajn rakontojn pri la kongreso, kiu ege plaĉis al la partoprenantoj (kaj kiuj ŝatus partopreni ĝin denove venontjare en Hungario). Pri pliaj kongresaj detaloj eblas legi la artikolon de Elżbieta Karczewska ĉe nia ttt-paĝo: „Bjalistokanoj en la Kristana Kongreso”.

 

 

Respondi