Premiero de la libro Dr Esperanto – Konkurso

Hodiaŭ estas premiero de la libro „Doktoro esperanto kaj la lingvo de espero” (pole „Doktor Esperanto i język nadziei”) – Mara Rockliff, ilustris Zosia Dzierżawska.

Regularo de la konkurso

Ĉu vi ŝatus gajni ekzempleron de la libro?

Partoprenu la facebook-konkurson de BES okaze de la premiero! Simple diskonigu la facebook-afiŝon sur via muro, kaj skribu en la komentoj kial vi ŝatas Esperanton. Vi povas respondi en la pola aŭ en Esperanto.

La 3 gajnintoj estos anoncotaj vendrede la 13an de novembro.

La konkurson sponsoras la eldoninto Mamania. Respondante al la konkurso (en la komentoj de la facebook-afiŝo aŭ per retmesaĝo), vi konsentas la uzon de via teksto de BES.

Pri la libro

Jen unusola porinfana pollingva libro pri la kreiĝo de la lingvo Esperanto, kiu konigas la eksterordinaran verkon de Ludoviko Zamenhof ankaŭ al plenkreskuloj. Mara Rockliff uzas sian grandan talenton pri malkovrado de forgesitaj historioj por rakonti pri juna homo, kiu rimarkis la ŝancon, dum la aliaj vidis nur barojn. La libro, ilustrita de Zosia Dzierżawska, ravas kaj per la bildoj, kaj per la vortoj, vivigante la historion de Esperanto.

Ludoviko Zamenhof edukiĝis ĉirkaŭita de jido, la rusa, la pola kaj la germana. En pluretna Bjalistoko la homoj malfacile povis interkompreniĝi. Tial en ĝi naskiĝis la ideo krei novan lingvon, kiu estus facile lernebla kaj ligus la homojn de la tuta mondo. Zamenhof verkis libron pri sia lingvo kaj subskribis ĝin: „Doktoro Esperanto”.

La libron eblos mendi ĉe la retejo de la eldoninto.

Bjalistoka Esperanto-Societo estas patrono de la pola eldono de la libro.

 

Respondi