Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en 2020

Oni ĉiam pli kaj pli demandas nin, ĉu Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazos ĉi-jare. La respondo estas: kompreneble JES! Ni renkontiĝos en la tagoj 11–13 de decembro 2020. Vendredo kaj sabato estos tagoj plenigitaj de prelegoj, prezentoj, trejnado kaj muziko, kaj dimanĉo, tradicie, estos la tago de ekskurso en nia regiono.

La programo estas preparata (ankaŭ la dimanĉa ekskurso), la artistoj invitataj, kaj se VI ŝatus prezenti ion en la unika naskiĝtaga festo de Ludoviko, ne hezitu kontakti nin!

Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ĉe Eventa Servo

Respondi