2 konkursoj de la Silezia Esperanto-Asocio

La Silezia Esperanto-Asocio (SEA) organizas 2 interretajn konkursojn:

  • Internacia E-konkurso por poema miniaturo

Vi povas partopreni ĝis la 01.12.2020.

La konkursa verko estas malgranda poema verkaĵo, kiu estas publikigota kiel la konkursaĵo en la konkursa retejo. La temo estas “ESPERO ESTAS VERDKOLORA”.

La kompletan regularon vi trovos ĉi-tie.

  • Intergeneracia konkurso de interpretado

Vi povas partopreni ĝis la 07.12.2020.

La temo estas “NI IRU KUNE KAJ PLU”. Vi povas elekti inter:

  1. Interpretado de bildo – tio estas elektita foto aŭ desegnaĵo (nepublikigita) el propra arkivo.
  2. Prezentado – tio estas recitado, kantado, enscenigado realigita fare de individuaj personoj, paroj/grupoj.

La kompletan regularon vi trovos ĉi-tie.

Respondi