Polyglot Gathering – la plej granda evento tutmonde por amantoj de lingvoj

(raporto de Jolanta Chrustowicz)

Esti inter homoj el 62 landoj, kiuj kapablas flue paroli multajn lingvojn kaj samtempe lernas la novajn… Sendube, tio ĉi estas mirinda sperto kaj defio. Sed Polyglot Gathering estas ankaŭ por entuziasmuloj, kreita per entuziasmuloj – volontuloj amantaj lingvojn kaj pensantaj same.
La komenco devenas de 2014, kiam la trio de amikoj kun pasio por lingvoj (Judith Meyer, Chuck Smith kaj Martin Sawitzki) ekhavis la ideon de evento, kiu estus kreita de poliglotoj por poliglotoj. Ekde 2017 la ĉefa organizanto de la plurtaga kunveno estas E@I (Edukado@Interreto) – la slovaka neprofitcela junulara organizo, subtenanta internacian kunlaboron kaj komunikadon en la kampo de la interkulturala lernado, realiganta edukajn projektojn kun la uzado de lingvoj kaj retaj teknologioj. E@I ankaŭ kunvenigas volontulojn el Eŭropo, sed ĝia ĉefa figuro estas Peter Baláž – “viro-orkestro”. La oficiala lingvo de E@I estas… esperanto! Do tio ĉi denove pruvas, ke esperantistoj rekomendante la Zamenhofan lingvon havas vere la animon de plurlingvuloj. Ili proponas esperanton al la mondo, sed amas ĉiujn lingvojn. Kaj ofte ili estas poliglotoj! Parenteze, Bjalistoka Lingva Kafejo invitanta ekde jaroj ĉiujn, kiuj volas praktiki fremdajn lingvojn okazas ja pro iniciato de esperantistoj.

Mi ŝategas lerni lingvojn. De la unua vizito al la kafejo antaŭ jaroj, mi ĉeestas la renkontiĝojn ĉiam, mi ŝanĝas tablojn kaj… provas miajn kapablojn. Pro ia kialo tio ĉi faras min senti bonege. Tamen, mi estis iranta al Polyglot Gathering kun ioma timeto.

La aranĝo okazis unuafoje en Pollando. De la 1-a ĝis la 6-a de junio en Teresin proksime de Varsovio okazis supozeble la plej bona epizodo de la serio Polyglot Gathering – la opinio de tiuj, kiuj havis komparon kun partopreno en antaŭaj jaroj. Eble pro pandemio, kiu malebligis la organizadon de la evento dum la lastaj du jaroj, ĉi-foje la renkontiĝo de poliglotoj el la tuta mondo montriĝis tiel speciala. Bedaŭrinde, la milito komenciĝis en Ukrainio, do denove dum momento ĉio fariĝis necerta. Kaj tamen… La evento en Pollando havis la sloganon “Lingvoj por paco” kaj ĝi estis la perfekta slogano en la hodiaŭa realo, belege realigita de la ĉeestantoj mem.

Okazis multe: lingvokursetoj, prelegoj, danckursetoj (kial ne lerni la hispanan dancante baĉaton aŭ salson?), komunaj manĝoj, koncertoj, talentspektakloj, kulinara festivalo, interŝanĝoj de libroj, ludoj, poliglotaj kvizoj, sed ankaŭ diskotekoj kaj karaokeaj kantadoj kun internacia enhavo anstataŭ la kutimaj anglalingvaj pecoj. Ĉiuokaze, ekzistis areo sen la angla, kvankam ĝi estas la plej populara lingvo, konata de preskaŭ ĉiuj poliglotoj. Inter la diversaj lingvaj agadoj, kiuj ofte okazis paralele (do tio ĉi foje malfaciligis la elekton), esperanto ankaŭ fartis tre bone. Ne povis esti alie, ĉar ankaŭ la organizantoj estas esperantistoj kaj ĉefa sponsoro – Universala Esperanto Asocio. Identiloj penditaj sur niaj koloj, donis nin informojn pri unu la alian. Tiel ni povis scii kiaj lingvoj kaj je kiu nivelo ni parolas. Interalie, la esperanta flago estis sur mia identilo, sed ankaŭ sufiĉe ofte sur la identiloj de aliaj. Tio ĉi kompreneble proksimigis nin, sed ankaŭ vekis la scivolemon de la neiniciatuloj. Konsekvence, la ekspozicia stando de Roterdamaj volontuloj, reprezentantaj Tutmondan Esperantistan Junularan Organizon (TEJO-n) estis tre populara. Teamo de Polyglot Gathering en la adiaŭa letero al ni “senkulpigis sin” iomete pro sia fascino pri esperanto, esprimante interalie la opinion ke esperanta lingvo funkcias praktike kiel subtenanto de plurlingveco kaj aldonante: “Ni E@I forte kredas je la lingva demokratio. Ni estas konvinkitaj ke kreita kaj politike neŭtrala lingvo, facile lernebla (2-3 semajnoj por poliglotoj, 2-3 monatoj por mugoloj  je B1-nivelo) estas pli bona solvo ol uzi unu regantan lingvon”.

Tamen, kian nivelon povas grimpi la poligloto post 50 tagoj de lernado de la pola aŭ ukraina? Eĉ antaŭ la evento, aperis kelkaj kuraĝuloj, kiuj en la finalo montris siajn, jam sufiĉe konsiderindajn kapablojn.

Alloga programo de la aranĝo vere gravegas, sed ĝi ne estas la plej grava por tiuj ĉi homoj kiuj venas al Polyglot Gathering, foje el tre distancaj anguloj de la mondo. La plej gravaj por ili estas renkontiĝoj kun aliaj homoj! Senfinaj babiladoj (en iu ajn lingvo), kuna ripozo sur la herbo, ludoj la gitarojn, longaj horoj pasigitaj kun ĵus konataj amatoroj de lingvoj kaj… biero ĉe la trinkejo, sporta akrobatiko, ŝercoj, komuna vivo en plurlitaj ĉambroj (tiuj kiuj pagis krome por la unuopaj, diris ke tio ĉi ne estis bona ideo). Eĉ reveni malfrue al la hotelo (ni ĉiuj konsistigante kune la grandan nombron ne povus loĝi en unu loko), malgraŭ la distanco, ŝajnis al ni ĉarma dum tiuj varmaj noktoj. Tamen, kiel diri „Tio sufiĉas!” kiam tiom multe okazas? Nu, iam oni devas decidi kaj forlasi la feliĉan kompanion, ĉar alie estus simple „never ending story…”. Per tiu ĉi preciza priskribo de la situacio ekamuzigis nin, dum unu el tiaj promenoj, nia japana amiko – admiranto de la malnova fama kanto. Sed, negrave kie ni finfine (almenaŭ por momento) metis niajn kapojn plenajn de impresoj sur la kusenojn, ni sentis nin kiel unu granda komunumo; la komunumo de homoj scivolemaj pri unu la alian; granda kultura miksaĵo proponanta la vision de harmonia mondo, en kiu homoj komunikiĝas facile kaj efike sen iuj limigoj.

Ĉu mi priskribas ian fabelon? Ĉu tio ĉi estas alia utopia ideo? Mi pensas ke la konado de fremdaj lingvoj kontribuas al ĝia realigo malfermante la menson, plilarĝigante horizontojn, disvolvante kreemo, pliigante la komprenon kaj toleremon. Ĉi tiuj estas ne nur sciencaj observoj, sed ankaŭ miaj propraj post Polyglot Gathering Teresin 2022. Mi esperas ke la evento estos daŭrigita…
(en la oficiala foto de Albert Wierzbicki kiu mi aldonas al la teksto – partoprenantoj de kunveno en granda grupo. Bedaŭrinde, pluraj ĉeestantoj trodormis aŭ… “trosidis” ĉe la trinkejo ).

Respondi