Erasmus kaj PO WER en Skotlando

Inter la tagoj  la 26a kaj 30a de majo nia grupo de bjalistokaj esperantistoj de Bjalistoka Esperanto Societo  forveturis por partopreni  en Skotlando du programojn ERASMUS+ kaj PO WER. Anna kaj Stanisław estis de la programo Erasmus+. Jarek, Iza ,Barbara,  Marek estis de la  programo PO WER. Niaj programoj  estis kunligitaj kun la 107a Skota Kongreso en Dunfermline.

La plej intensa tago de niaj projektoj kiun ni ĉeestis okazis en vendredo en Edynburgo. Post enkonduko pri kio ni trejnos, kiamaniere ni laboros kaj kiel ni prezentos niajn rezultojn kaj spertojn, ni devis ofte formi diversajn grupojn, kie ni provis kune solvi taskojn kaj eltiri  iujn  konkludojn. Ĉiuj grupoj poste montris sian laboron kaj interŝanĝis siajn spertojn kun aliaj. Tio estis tre interesa kaj donis al ni multajn informojn. Ni  eksciis pri formado de grupoj kaj kuna bona laboro en tiuj grupoj kun reciproka kompreno kaj respekto por sukcesaj atingoj. Estis ankaŭ aliaj interesaj sciaĵoj kiuj ni certe provis kolekti en niaj kapoj por iam povi uzadi. Vasta alia temo estis pri  partnera volontulado, kiu konsistas el kelkaj Eŭropaj internaciaj organizaĵoj al kiu apartenas ankaŭ nia bjalistoka societo.

Dum la trejnado ni havis paŭzojn por refreŝigi niajn cerbojn kaj korpojn per kafo kun sandviĉoj. Vespere ni veturis  al Dunfermline por renkontiĝi kun lokanoj kaj aliaj partoprenantoj de la Skota Kongreso. Ĉar nia hotelo estis preskaŭ ekster la urbo, ni ĉiutage veturadis per buso al kongresejo. De la prezentado de Francesko, Michael Boris kaj Sara ĉiuj kongresanoj povis  iom ekscii pri niaj programoj kaj pri volontulado.

Ni ankaŭ tre volonte aŭskultis tre interesajn prezentadojn kiuj  montris al ni eminenta profesoro Agneau Belanyek kaj juna kemiisto.
Dum paŭzoj estis kafumado, kukoj, sandviĉoj kaj post promenadoj ni havis kunajn vespermanĝojn kaj bankedon. Per buso ĉiuj kongresanoj ekskursis por viziti  alian interesan urbon St. Andrews. Tiu ĉi urbo kiel Dunfermline donis al ni multajn interesajn vidindaĵojn ofte tute aliaj ol en nia lando. Ĉion ni povis ĝui danke al la ĉeforganizanto de la kongreso Hju Rid.

La lastan tagon ni faris por ni mem ekskurson por denove kaj pli precize ekvidi  Edinburgon. Tiu ĉi impona urbego kiu estas la ĉefurbo de Skotlando  montris al ni tre interesajn  konstruaĵojn, antikvaĵojn, monumentojn kaj aliajn objektojn.  La tempo tre kuregis kaj post mallonga paŭzo por kafumi ni veturis al flughaveno por reveni al Pollando.

Danke al niaj du programoj ni povis multe ekscii novajn informojn, ni havis la okazon trejni ĵus akiritan scion, ni multege ekvidis kaj ekkonis, sed kio ankaŭ gravas ni povis ĝui la tutan etoson de Esperantujo kaj havis la ŝancon interparoladi kun skotoj, angloj, italoj, hispanoj, francoj, germanoj, nederlandano.

Ni revenis tre kontentaj!

Anna Mocarska

Respondi