Pola Esperanto-Kongreso 2022

Ĉijare Pola Kongreso de Esperanto okazis en Lodzo 23-26.06.2022. Partoprenis ĝin 85 landaj kaj eksterlandaj esperantistoj. 15 el ili reprezentis Bjalistokon.

La honora Kongresa patrono iĝis la vojevodo de la urbo Lodzo – Tobiasz Adam Bocheński.

La ĉefa temo de la Kongreso estis „Multkultureco kiel recepto por estonteco”. Okazis interesa programo. La organizantoj ekproponis prelegojn, promenadojn kun ĉiĉerono, ekskurson laŭ la vojo de iama ligna arĥitekturo ĉirkaŭ la urbo, koncertojn kaj kabaredon.

Ege interesa okazis la temo de revivigo de diversaj urbaj kvartaloj. La decidpovaj instancoj kreas la urbon denove konservante ĝian industrian karakteron. Ili havas mirindajn ideojn kiamaniere kombini historion kun moderneco.

Dum la aranĝo ni promociis Bjalistokon kaj nian podlaĥian regionon, ankaŭ la literaturan konkurson „Esperanto ligas homojn”, kiun jam la 12-an fojon organizas la Podlahia Libraro/Esperanto – Libraro kaj Bjalistoka Esperanto-Societo sub la honora patronado de la urbestro de Bjalistoko. Multe da partoprenantoj planas veni decembre 2022 Bjalistokon por partopreni niajn Zamtagojn kaj aŭguste 2023 por partopreni Kristanan Kongreson de Esperantistoj.

Elżbieta Karczewska

 

Respondi