Poliglota Renkontiĝo 2023, aŭ poliglotoj el la tuta mondo denove en Pollando

Mi tre ĝojas, ke denove mi havis la ŝancon esti en Teresin apud Varsovio ĉe la plej granda kunveno de poliglotoj, kiu ĉi-jare okazis la 14-19-an de junio. Rememorigite (mi skribis pri ĝi antaŭ unu jaro), la ĉefa organizanto estas E@I (Edukado@Interreto) – slovaka junulara neprofitocela organizaĵo subtenanta kunlaboron kaj komunikadon en la kampo de interkultura edukado, ĉiam kaj ĉie reklamanta la Esperanto-lingvon.

Fakte, mi renkontis multajn Esperanto-amikojn! Kelkajn el ili unuafoje en la reala vivo, ĉar ĝis nun ni konis unu la alian nur interrete. Ĝenerale, estis ege agrable vidi tiom da samaj vizaĝoj! Antaŭ unu jaro mi dividis ĉambron kun Julita (Pollando) Judy (Koreio) kaj Martine (Francio). Ni sukcesis esti en la sama loko kaj tempo denove. Kia renkontiĝo!

Tamen nenio en la vivo vere ripetas, kvankam la programo de la evento estis tre simila. Pasintjare, ĉio estis nova kaj estis malfacile por mi esti ĉie. Ĉi-foje mi pli koncentriĝis pri konversacioj ĉe lingvaj tabloj (Jes! Preskaŭ kiel en nia kafejo!), kvankam mi kompreneble ne povis maltrafi kelkajn konferencojn, ekzemple: “La Politiko de Lingvolernado” de Richard Simcott (verŝajne la plej fama poligloto en la mondo), aŭ “Vikipedio kaj lingvolernado…”de KuboF Hromoslav (kiel mi konas ĉi tiun temon?). Tamen, lingvaj tabloj estis la plej popularaj ĉi-jare. Lingvoj ŝanĝiĝis ĉiun horon. Kaj oni eĉ povis praktiki: la persan, la serban, la indonezian, la kazaĥan aŭ la hebrean. Ĉiam ankaŭ Esperanton! Dum unu el la konferencoj, Maciej Jaskot (lingvisto) proponis intensan kurson en tiu ĉi lingvo, emfazante la gravecon de Esperanto por kompreni la sistemajn solvojn de naturaj lingvoj. La pasintan oktobron mi eklernis la japanan. Vere grandega defio! Do mi provis komuniki ankaŭ en ĉi tiu lingvo (multan dankon pro via pacienco Junko san kaj Hide san!).

Laŭ la organizantoj, la kunvenon ĉeestis 392 homoj, parolantaj entute pli ol 143 lingvojn! La plej populara estis (evidente) la angla, sed poste: la hispana, la germana, la franca, la itala, la rusa kaj la portugala. 69% de la partoprenantoj parolis almenaŭ unu slavan lingvon. Bonege, ĉar venontjare Poliglota Renkontiĝo okazos en Prago!

Jolanta Chrustowicz

Respondi