Finiĝis la sezono de Bjalistoka Lingva Kafejo

Lundon la 26-an de junio okazis la lasta antaŭ la somera tempo renkontiĝo de Bjalistoka Lingva Kafejo – regulaj, malfermaj renkontiĝoj, en kiuj oni povas ekzerci sin en la uzado de lingvoj de la mondo ĉe kafeja tablo – la polan, anglan, francan, hispanan, germanan kaj aliajn. Kompreneble ĉiam bonvenigas ankaŭ la Esperanto-tablo. La renkontiĝoj revenos en aŭtuno – sekvu la paĝon de la Kafejo ĉe Facebook.

La organizantoj de Bjalistoka Lingva Kafejo estas Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Bjalistoka Kulturcentro. La evento okazas de la jaro 2009.

Respondi