Omaĝe al Jakobo Ŝapiro

Bjalistokaj esperantistoj omaĝis al Jakobo Ŝapiro okaze de la 81-a datreveno de lia tragedia morto. Oni metis florojn ĉe memortabulo pendanta sur la familia domo de Ŝapiroj ĉe la strato Lipowa 31/33 en Bjalistoko.

Pli frue tie oni metis florojn nome de la Urbestro de Bjalistoko.

La biografion de la patro de la bjalistoka Esperanto-movado vi legos en nia retejo.

Respondi