Pioniroj. Dudek vizioj de pli bona mondo

Ni rekomendas la pollingvan libron „Pioniroj. Dudek vizioj de pli bona mondo” (pole: Prekursorzy. Dwadzieścia wizji lepszego świata) eldonitan de Ośrodek KARTA – kaj en ĝi ĉapitron pri L. L. Zamenhof.

Kio instigis Zamenhof por krei la universalan lingvon? Kial la verkojn de Magdalena Abakanowicz oni admiras kaj komprenas en la tuta mondo? Kiel naskiĝis la pola filmo-skolo kaj la pola skolo de afiŝo? Kio puŝas antaŭen por aktivado modernajn titanojn de helpo – Janina Ochojska kaj Jerzy Owsiak?

La libro estas la panteono de novigantoj, kreantoj de universalaj ideoj kaj sociaj valoroj en la 20-a jarcento, ligitaj kun Pollando, kiuj donis novan dimension aŭ malkovron al la publika spaco, scienco, kulturo, arto. El ĉiuj tekstoj de la dudeko da personoj oni elektis fragmentojn, en kiuj ili parolas pri sia pionira vojo. Tiel kreiĝis buntaj rakontoj pri motivoj, ideoj, revoj, kaj realigado de ili. La komponaĵojn de tekstoj de la pioniroj kompletigas komentoj de mondaj famuloj.

La ibro estas aĉetebla antaŭmende en la libroservo de KARTA.

Respondi