12-a eldono de la literatura konkurso „Esperanto ligas homojn”


Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 12-a literatura konkurso „Esperanto ligas homojn” por rakonto sub la titolo „Kio estas feliĉo por mi?”

La konkurso celas junulojn pli ol 15 jarojn aĝajn kaj plenkreskulojn. Ĝiaj celoj estas: diskonigi la ideojn de Esperanto kaj la lingvon kreitan de bjalistokano L. L. Zamenhof kiel universala, supernacia rimedo de interkompreniĝo de la homoj, inspiri por legi beletristikon, provi taksi la ĉirkaŭantan mondon kaj krei la ŝancon por malkovro kaj pliprofundigo de literatura talento.

La literatura teksto devas esti memstare verkita, prezentita en Esperanto kaj/aŭ la pola; ĝi devas esti maks. 3 paĝojn longa (po 1800 karaktroj). La verko devas esti antaŭe ne publikigita.

Vian tekston vi povas sendi ĝis la 30-a de septembro 2022 (okaze de poŝta sendo, gravas la stampo-dato).

La verkon donu al ni per unu el la du manieroj:

  • sur kompaktdisko, persone en CLZ ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko – Esperanto-Libraro en la horoj 13h00–17h00 aŭ senditan kune kun la subskribita aliĝilo/informa klaŭzo en koverto al la adreso: Bjalistoka Esperanto-Societo, 15-001 Białystok 1, skr. poczt. 67 kun la surskribo: Literatura konkurso — aŭ:
  • kiel tekstan dosieron en la formato .doc, .docx aŭ .odt alkroĉitan al retmesaĝo sendita al la adreso f14kp@ksiaznicapodlaska.pl (kune kun la la subskribita kaj skanita aliĝilo/informa klaŭzo).

La rezultoj estos anoncitaj la 9-an de decembro 2022 en la 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.

Se vi havas demandojn, kontaktu nin retpoŝte: f14kp@ksiaznicapodlaska.pl aŭ telefone: +48 85 741 50 85.

La konkurso okazas sub alta protektado de la Urbestro de Bjalistoko. 

 

Elŝuteblaj dosieroj:

 

 

                      

 

Respondi