Ok noveloj – nova Esperanto-eldonaĵo

Sabaton, la 7-an de septembro bjalistokaj esperantistoj renkontiĝis en Centro Ludoviko Zamenhof por prezento de nova eldonaĵo iniciatita de Bjalistoka Esperanto-Societo: temas pri kolekto de ok polaj noveloj en Esperanto-traduko. La libro estas la kvara bjalistoka Esperanto-eldonaĵo – post La pupoQuo vadis kaj Antaŭprintempo – per kiu ni aliĝas al la Nacia Legado.

Dum la renkontiĝo Przemek Wierzbowski mallonge prezentis la biografiojn de la ok aŭtoroj. Sekve okazis konkurseto: niaj kolegoj, taŭge vestitaj por sugesti la temon, legis fragmentojn de la noveloj, kaj la ĉeestantoj devis diveni la titolon. Tomek Chmielik parolis pri la temo Esperanto-tradukado kaj eldonado en la internacia lingvo.

La libro Ok noveloj konsistas el: Sawa de Henryk Rzewuski (trad. Lidia Ligęza), Bona sinjorino de Eliza Orzeszkowa (trad. Kazimierz Bein), La fumo de Maria Konopnicka (trad. Jerzy Grum), La gurdo de Bolesław Prus (trad. Tomasz Chmielik), La saĥemo de Henryk Sienkiewicz (trad. Ignacy Dziedzic), Plugado de Władysław Stanisław Reymont (trad. Tomasz Chmielik), Disbekos nin korvoj, kornikoj de Stefan Żeromski (trad. Przemysław Wierzbowski) kaj Mia patro aliĝas al la fajrobrigadanoj de Bruno Schulz (trad. Tomasz Chmielik). Menciindas, ke ĉi-lasta estas la unua eldono de verko de Schulz en Esperanto. La eldonaĵo estis aĉetebla dum la renkontiĝo kaj ĝiaj ekzempleroj daŭre troviĝas en nia stoko – bv. kontakti nin se vi interesiĝas pri la libro.

Grandan dankon meritas Bjalistoka Kulturcentro – Centro Ludoviko Zamenhof, kiu disponigis al ni la salonon kaj helpis pri la organizado. La tutan renkontiĝon vigle gvidis Kasia Lewończuk.

Niaj tradukoj estis legataj de esperantistoj ia. en Poznano, Krakovo, Varsovio, Lodzo kaj Tunizo. Pri la evento raportis interalie Pola Radio en Bjalistoko kaj la 2-a programo de Pola Radio, kiu tiun tagon faris en Bjalistoko longan programon ankaŭ pri Esperanto, okaze de la 160-a naskiĝtago de LLZ. La Kancelario de la Prezidento de Pollando pepis ĉe Twitter pri la Esperanto-eldonaĵo kaj la evento estis aldonita al la oficiala retpaĝo de la Prezidento.

Venontjare la libro de la Nacia Legado estos Baladino (Balladyna) – romantika dramo de Juliusz Słowacki, rakonto pri la avido je potenco kaj krimo, plena je fantaziaj elementoj de popolaj kredoj.

(fotis Stanisław Dobrowolski; grafikaĵojn preparis P. Wierzbowski; pliaj fotoj ĉe la Facebook-paĝo de Nina Pietuchowska)

 

Respondi