Nacia Legado 2019

Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro kaj Esperanto-Libraro / Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki invitas al prezento de nova eldonaĵo – ok polaj noveloj en Esperanto-traduko.

La renkontiĝo okazos kadre de la ĉi-jara eldono de la Nacia Legado la 7-an de septembro je 15h00 en Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19 en Bjalistoko.

La verkoj de la ĉi-jara aranĝo, en Esperanto-eldono de Bjalistoka Esperanto-Societo, estas:

  • Sawa de Henryk Rzewuski (trad. Lidia Ligęza)
  • Bona sinjorino de Eliza Orzeszkowa (trad. Kazimierz Bein)
  • La fumo de Maria Konopnicka (trad. Jerzy Grum)
  • La gurdo de Bolesław Prus (trad. Tomasz Chmielik)
  • La saĥemo de Henryk Sienkiewicz (trad. Ignacy Dziedzic)
  • Plugado de Władysław Stanisław Reymont (trad. Tomasz Chmielik)
  • Disbekos nin korvoj, kornikoj de Stefan Żeromski (trad. Przemysław Wierzbowski)
  • Mia patro aliĝas al la fajrobrigadanoj de Bruno Schulz (trad. Tomasz Chmielik)

La evento ĉe Facebook

Respondi