Nova pollingva libro pri Doktoro Esperanto

„Doktoro esperanto kaj la lingvo de espero” (pole „Doktor Esperanto i język nadziei”) – Mara Rockliff, ilustris Zosia Dzierżawska.

Pola traduko de la libro estos eldonita la 6-an de novembro.

Jen unusola porinfana libro pri la kreiĝo de la lingvo Esperanto, kiu konigas la eksterordinaran verkon de Ludoviko Zamenhof ankaŭ al plenkreskuloj. Mara Rockliff uzas sian grandan talenton pri malkovrado de forgesitaj historioj por rakonti pri juna homo, kiu rimarkis la ŝancon, dum la aliaj vidis nur barojn. La libro, ilustrita de Zosia Dzierżawska, ravas kaj per la bildoj, kaj per la vortoj, vivigante la historion de Esperanto.

Ludoviko Zamenhof edukiĝis ĉirkaŭita de jido, la rusa, la pola kaj la germana. En pluretna Bjalistoko la homoj malfacile povis interkompreniĝi. Tial en ĝi naskiĝis la ideo krei novan lingvon, kiu estus facile lernebla kaj ligus la homojn de la tuta mondo. Zamenhof verkis libron pri sia lingvo kaj subskribis ĝin: „Doktoro Esperanto”.

La libron eblos mendi ĉe la retejo de la eldoninto.

Bjalistoka Esperanto-Societo estas patrono de la pola eldono de la libro.

Respondi