Ni organizis Polan Esperanto-Kongreson

En la tagoj 12-14 de majo okazis la 36a Pola Esperanto-Kongreso. Ĉi-jare, por la unua fojo depost 1989, tiu renkontiĝo de pollandaj esperantistoj okazis en Bjalistoko.

Vendrede post komuna manĝo en Esperanto Cafe la partoprenantoj renkontiĝis fronte de Branicki-palaco. La celo estis fari foton similan al tiu el 1927, kiam la UK-postkongreson okazis en la naskiĝurbo de LLZ. La malfermo kaj plejparto de la kongresaj eventoj okazis en Centro Ludoviko Zamenhof, funkcianta nun en la strukturo de Bjalistoka Kulturcentro. Tradicie la aranĝon komencas kantado de „La espero”, sed ĉi-foje nia muzikisto Lech Mazurek proponis kanti ĝin laŭ novan, de si komponita nemarŝa melodio por la poemo de Zamenhof. Tiun kaj aliajn kantojn prezentis lia plenkreska bando Frey-Lech Trio kaj la infana muzikensemblo Uku-Donaco Bjalistoko.

La vicurbestro Rafał Rudnicki salutis la partoprenantojn nome de la urbaj instancoj, la direktorino de la kulturcentro Grażyna Dworakowska promesis pluan kunlaboradon kun la Esperanto-movado, nome de la Esperanto-asocioj pola kaj litova parolis ties prezidantoj dankante al Bjalistoka Esperanto-Societo surlokan organizadon de la renkontiĝo. La ceteron de la posttagmezo plenigis prezentaĵo de „Zamenhof en Varsovio” de Roman Dobrzyński, paroladoj pri la hungara lingvo (Szabolcs Szilva), ZEOj (Robert Kamiński), Esperanto en bibliotekoj (Johann Pachter), vivo en pola vilaĝo (Shinziro Yamato) kaj interlingvistikaj studoj (Ilona Koutny). Fine, omaĝe al forpasinta samideano Zbigniew Galor, kantis lia samurbanino Zuzanna Kornicka. Por la vespero oni transiris al la kafejo fama, kie la kongresanoj ne nur aŭskultis koncerton de tradiciaj varsoviaj urb-kanzonoj far Varsovia Sentimentala Orkestro, sed ankaŭ dancis ĝis malfrua horo. Tiutage estis ankaŭ programero por neesperantistoj: Iwona Zalewska kaj Amelie Chartier, niaj junaj instruistinoj, proponis mallongajn lecionojn de la internacia lingvo.

Sabate antaŭtagmeze, paralele al ĝenerala asembleo de PEA, estis promenado tra Bjalistoko laŭ la itinero de LLZ kaj Esperanto. Bele reĝisorita: tra la urbo de sia infanaĝo akompanis nin Ludoviko Zamenhof (ĝuste vestita ĉiĉerono el Pola Turisma Societo en Bjalistoko), ĉe iama bazara placo ni renkontis marĉandantajn bazaristinojn vendantajn fiŝojn kaj panojn en siaj lingvoj, kaj fine estis konkurseto pri la scio pri tiutempa Bjalistoko. La promenado finiĝis ĉe la restoracio Z Pieca, kie sub brava gvidado de bjalistoka reĝisoro Dariusz Szada-Borzyszkowski ni organizis kuirartan metiejon. Ĝi estas parto de nia pli vasta projekto, kies ĉefa celo estas baldaŭa eldono de kuirlibro dulingva (pola-Esperanta) enhavanta receptojn de manĝaĵoj, kiuj povis gasti ĉe la tablo de Zamenhofoj. Ĉe bela sabata vetero en la restoracia korto ni kune kuiris kelkajn judajn kaj regionajn specialaĵojn: dolĉan cimes, terpoman kugel kaj Bialystoker Kuchen (bjalistokan bulkon kun cepo kaj papavo, kiu kun judaj elmigrantoj populariĝis en Nov-Jorko, dum en sia devenurbo komplete malaperis). La ĉeestantoj tre ĝuis la komunan kuirejan amuziĝon, la manĝaĵoj estis bakitaj en pica lignoforno, kaj fine ni kune manĝis ĉion.

Posttagmeze estis tradicia katolika meso en Esperanto, kiu povas esti interesa ne nur por religiuloj; en Zamenhof-Centro mi parolis pri la programo Erasmus+ kaj la daŭranta projekto Trejnu la Trejniston, Natalia Żebrowska priskribis siajn spertojn en Afriko kaj fine estis prezentado de novaj Esperanto-eldonaĵoj. Danke al Stanisław Dobrowolski la homoj povis ekscii kiel funkcias kurtonda radio kaj konektiĝi kun la mondo uzante specialan kongresan vok-signalon.

Vespere en la kafejo Fama estis du programeroj: unue prezentado de mallongaj filmetoj el la ĉina festivalo Teo kaj Amo, poste nokte la hororfilmo Incubus. Ambaŭ estis kun polaj subtitoloj por neesperantistoj.

La dimanĉa ekskurso organizita de Iza Walentynowicz gastis en la urbeto Tykocin, „haltejo” de la Zamenhofa familio en ilia vojo al Bjalistoko. La ĉarma loko enhavas bone konservitan sinagogon kaj aliajn objektojn ekzistantajn en la tempo, kiam vivis tie Markus Zamenhof. En la nacia parko de Narew pro alta akvo oni vadis sur pontenoj observante la sovaĝan naturon. Alia punkto de la ekskurso estis fama vilaĝo de cikonioj, centrejo de tiuj birdoj. Paralele en Bjalistoko ni havis promenadon tra la urbo laŭ spuroj de Jakobo Ŝapiro (tuj antaŭ la kongreso tiu antaŭmilita esperantistoj ricevis sian straton – la plej novan ZEOn en Pollando).

La aranĝo okazis sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko kaj kun aŭspicioj de Unesko. Partoprenis entute 109 homoj, el kiuj krom poloj estis nemalmultaj francoj, germanoj, ukrainoj kaj aliaj. Ni ĝuis tiun renkontiĝon kaj invitas al la fina evento de la Zamenhof-jaro en lia naskiĝurbo: la 18aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj (15-17 de decembro).

la teksto aperis en La Ondo de Esperanto

fotis Nina Pietuchowska

Respondi