Frey-Lech Trio

freylech-logo konsistas el: Joanna Gryko – violono, Katarzyna Breczko – kantado, Lech Mazurek – akordiono.

Dum la lastaj kvin jaroj la ensemblo, en diversaj konsistoj, koncertis en multaj lokoj de podlaĥia provinco, inter alie dum la 4a Festivalo de Juda Kulturo Zaĥor – koloro kaj sono 2011 en Bjalistoko, dum la 21aj Muzikaj Dialogoj ĉe Bug – Mielnik, en Uroczysko 2011 en Supraśl, dum la Vespero de Kvar Kulturoj en Krynki (2012), kaj dum vizito de Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski en Michałowo.

En 2012 la ensemblo prezentis sian unuan albumon en Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko. Kune kun la junulara ensemblo Young Folk Crew ĝi koncertis en Belorusio (2013), en la sinagogo Ĉe Blanka Cikonio – Vroclavo (2014) kaj en la sinagogo de Orla (2015).
En la jaro 2016 la ensemblo prezentiĝas en nova konsisto kun nova repertuaro:freylech_kv

  • en marto ĝi prezentiĝis por membroj de Societo de Amikaro de Juda Kulturo
  • en aprilo ĝi registris muzikon por la filma etudo Belega tempo de Tomasz Wiśniewski
  • en majo ĝi koncertis dum la nokto de muzeoj en la kastelo de Tykocin
  • en junio dum la 75a datreveno de amasmortigo de judoj en Bjalistoko ĝi ludis en Bjalistoka Kulturcentro.

Nun la ensemblo preparas materialon por dua disko, klare alia ol la antaŭa – nostalgia, kun belega kantado de Katarzyna – en jido kaj Esperanto (kun tradukoj de Tomasz Chmielik) kun elstara violonludado de Joanna.

Repertuaro por la 17aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko:

  1. Nign/Kanto pri ora lando (teksto en Esperanto de T. Chmielik, tradicia melodio)
  2. Mako vi havas melonon (t. de R. Kołakowski, trad. mel.)
  3. Der Filosof (t. en jido, trad. mel.)
  4. Temo el la filmo Schindler-listo (mel. de J. Williams)
  5. Bialistok majn hajm (t. pola de L. Mazurek, mel. de J. Ciganari)

kontakto al la ensemblo: Lech Mazurek, tel. +48 607 090 737
freylechtrio.pl, retadreso: lech.jan@gazeta.pl