Antaŭ 120 jaroj, la 29an de oktobro 1897 naskiĝis en Bjalistoko Jakobo Ŝapiro, la iniciatinto de la unua Esperanto-Societo en Bjalistoko, fervora propagandisto de la internacia lingvo, ĵurnalisto kaj instruisto. Tiuokaze ni invitas dimanĉe je 17h00 al la sidejo de BES ĉe la str. Piękna 3 al naskiĝtaga renkontiĝo: komuna kuirado kaj prezentaĵo dediĉita al Joŝo.
Ni ankaŭ decidis publikigi Babiladojn de Bonhumora Zamenhofano verkitajn de Ŝapiro en 1922 en la formato .epub por bitlibroj. Bonan legadon!

