Memore al Zamenhof

Bjalistoka Esperanto-Societo invitas en ĵaŭdo la 14-a de aprilo al renkontiĝo omaĝe al L. L. Zamenhof okaze de la 105-a datreveno de lia morto.

  • 16h00: solena flormetado ĉe la monumento al Doktoro Esperanto ĉe la Placo Paweł Bogdan Adamowicz en Bjalistoko kaj rememoro pri la aŭtoro de Esperanto. La renkontiĝon akompanos koncerto de Frey-Lech Trio.
  • 17h00: Lingvo kaj Arto – renkontiĝo por ukrainaj rifuĝintoj en nia sidejo ĉe la strato Piękna 3.

Respondi