LLZ mortis antaŭ 104 jaroj

La 14-an de aprilo 2021 ni omaĝas Ludovikon Lazaron Zamenhof, la iniciatinton de Esperanto, okaze de la 104-a datreveno de lia morto.

Membroj de la varsovia Esperanto-rondo „Konkordo” ĉe la tombo de LLZ, la 15-an de aprilo 1923

La antaŭan tagon vespere bjalistokaj esperantistoj renkontiĝis ĉe lia monumento por instali kvinpintan stelon el kandeloj. Merkredon, la 14an de aprilo je la 14-a horo ĉe  la monumento de Doktoro Esperanto sur Placo Paweł Adamowicz metis florojn la vicurbestro de Bjalistoko Przemysław Tuchliński, Grażyna Dworakowska – la direktorino de Bjalistoka Kulturcentro, Beata Zadykowicz – vicdirektorino de Podlaĥia Libraro kaj reprezentantoj de Bjalistoka Esperanto-Societo. La preterpasantoj povis aŭskulti la melodion Il Silenzio komponitan de Nini Rosso kaj Willy Brezza, kiun ludis per trumpeto Bogdan Kostecki.

L. L. Zamenhof mortis en la familia loĝejo en Varsovio la 14-an de aprilo 1917. Lia tombo troviĝas en la varsovia juda tombejo ĉe la strato Okopowa, kie estas entombigitaj ankaŭ aliaj membroj de lia familio.

Fot. Jerzy Barańczuk (13.04) kaj Marcin Pawlukiewicz (14.04; arkivo de Bjalistoka Kulturcentro).

Respondi