Literatura Konkurso 2022 – rezulto

La konkursa komisiono fondita de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko por taksi verkojn senditajn al la literatura konkurso Esperanto ligas homojn. Kio estas feliĉo por mi? pritaksis 24 verkojn (el ili unu estis retirita de la aŭtoro). La komisiono elektis 3 plej interesajn, premiindajn verkojn.

La unuan premion oni aljuĝis al du verkoj:

  • Anna Kokot-Nowak por la teksto La lecionoj de feliĉo, kaj
  • Maria Rosaria Spanò por la teksto Geometrio.

La dua premio ne estis aljuĝita.

Oni aljuĝis la trian premion al:

  • Hanna Shykuts por la teksto Esti survoje.

Oni ankaŭ decidis distingi sep verkojn:

ELŝutu „Bjalistokajn kajerojn n-ro 12”
  • Monika Czarnowska: Feliĉa-malfeliĉa homo
  • Bartosz Dłubała: Feliĉo
  • Anna Jóźwicka: Bilanco de la vivo
  • Andrzej Liczmonik: Demando
  • Jorge Rafael Nogueras: Eĉjo, mia feliĉo
  • Zdravko Seleš: Feliĉo de esperanta fanatikulo
  • Bashandy Tadros: La miraĝo de la feliĉo

Ĉiuj 23 verkoj troviĝas en la eldonaĵo Bjalistokaj kajeroj n-ro 12, kiun oni povas elŝuti ĉi tie.

La tutan protokolon de la konkursa komisiono oni povas elŝuti ĉi tie.

La konkurso okazas sub alta protektado de la Urbestro de Bjalistoko. 

 

                      

Respondi