„Ĉe Nemano”: Nacia Legado en Esperanto

9-an de septembro 2022, 15h00
loko: Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19

Okaze de la ĉi-jara Nacia Legado Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto-Libraro – filio de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki invitas al prezento de nova eldono de la romano „Ĉe Nemano” de Eliza Orzeszko en Esperanto-traduko.

Dum la renkontiĝo ni legos fragmentojn de la libro en Esperanto, aŭskultos rakonton de la tradukinto, Tomasz Chmielik, pri lia laboro super la traduko, okazos kvizo pri la romano, en kiu oni povos gajni ekzempleron de la unika eldono de la libro „Ĉe Nemano”.

En la renkontiĝo eblos aĉeti ekzempleron de la libro (la nombro de la ekzempleroj estas limigita) kaj ricevi porokazan stampon de la Nacia Legado. La eniro estas senpaga. La renkontiĝon akompanos viv-elsendo ĉe la Facebook-paĝo de BES (la ligilo aperos tuj antaŭ la renkontiĝo).

La evento ĉe Facebook: ligilo

Respondi