Literatura Konkurso 2020 – rezulto

La konkursa komisiono konsistanta el:
1. Eligiusz Buczyński – prezidanto, reprezentanto de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko
2. Stanisław Dobrowolski – membro, reprezentanto de Bjalistoka Esperanto-Societo

establita por taksi verkojn de la 10-a literatura konkurso „Esperanto ligas homojn” por rakonto pri la temo „Pandemio: neĉiutaga ĉiutageco” decidis, ke el inter 29 verkoj senditaj ĝustatempe kaj laŭregulare premiitaj estas:

Unua premio: verko de Elżbieta Karczewska Belega Davido à la kronviruso – 19

Dua premio: verko de Andrzej Liczmonik Pandemionium

Tria premio: verko de Justyna Rut-Thiam Memorlibro el pandemio

Krompremiitaj estis la verkoj de:

  • Helena Biskup Alvenas novaj tempoj
  • Ines Kahin Izoliteco, katalizilo
  • Henryk Liszkiewicz Karateo sako
  • Wacław Rekowski Lidka
  • Jean-Claude Roy Ĉu dancado post kantado?
  • Maria Rosaria Spanò Kiam ankroj neatendite falas
  • Paulo Sergio Viana Kvaranteno 

Ni gratulas al ĉiuj gajnintoj, dankas al ĉiuj kontribuintoj kaj kuraĝigas vin partopreni en la venonta jaro!

Elŝutu la enhavon de la 10-aj Bjalistokaj Kajeroj: Bialistokaj-kajeroj-2020.pdf

Respondi