La 102-a datreveno de la morto de Zamenhof en Bjalistoko

Dimanĉon, la 14-an de aprilo, Bjalistoko invitis ĉiujn al eventoj honore al Lazaro Ludoviko Zamenhof okaze de la 102-a datreveno de Lia morto.

La solenaĵoj komenciĝis tagmeze kun flormetado ĉe la monumento de Zamenhof. La festparolantoj, inter kiuj estis la urbestro de Bjalistoko, rememorigis pri la iniciatinto de la lingvo internacia kaj kantis Esperantan himnon kune kun la infana ensemblo Uku-Donaco Bjalistoko.

Je 12.30 la partoprenantoj ektrovis sin ĉe la nova skulptaĵo de juna Zamenhof (fino de la str. Zamenhofa ĉe la Foirplaco Kościuszki), kies malkovron oni delonge atendis. Post solena parolado, kantado kaj deklamado de poemo pri Zamenhof, ĉiuj volonte fotiĝis apud la nova monumento. Agrabla vetero kaj infanoj, tenantaj verdan flagon, faris la fotojn tre belaj.

La sekva punkto de la programo okazis en Bjalistoka Esperanto-Societo, kie Robert Kamiński, komisiito de UEA, prelegis pri Zamenhof/Esperanto-objektoj en la mondo. Post nelonga paŭzo en Centro Ludoviko Zamenhof estis prezento de la libro “Zamenhof en Varsovio” en la lingvoj pola kaj angla kaj renkontiĝo kun ĝia aŭtoro Roman Dobrzyński.

 

Fot. Stanisław Dobrowolski, Przemysław Wierzbowski

 

Respondi