Memore al Zamenhof

Bjalistoka Esperanto-Societo invitas dimanĉon, la 14-an de aprilo, al eventoj honore al Lazaro Ludoviko Zamenhof okaze de la 102-a datreveno de Lia morto.

  • 12h00: solena flormetado ĉe la monumento al LLZ ĉe la str. Białówny kaj rememorigo pri la iniciatinto de la lingvo internacia.
  • 12h30: koncerto de la infana ensemblo Uku-Donaco Bjalistoko ĉe la nova skulptaĵo de juna Zamenhof (fino de la str. Zamenhofa ĉe la Foirplaco Kościuszki).
  • 13h30: prelego de Robert Kamiński, komisiito de UEA, pri Zamenhof/Esperanto-objektoj en la mondo (Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3).
  • 17h00: prezento de la libro “Zamenhof en Varsovio” en la lingvoj pola kaj angla kaj renkontiĝo kun ĝia aŭtoro Roman Dobrzyński en Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof (detaloj).

La evento ĉe Facebook

 

Loko, en kiu oni instalas la novan ZEOn – skulptaĵon de juna Zamenhof.

Respondi