Per skutilo tra Malago

Merkredon, la 29an de majo je 18h00 en la Esperanto-klubejo ĉe la strato Piękna 3 Ela Karczewska rakontos pri la ĉi-jara Esperanto-kongreso en Hispanio.

En Andaluzio en majo estas temperaturoj agrablaj al promenantoj, oranĝ- kaj citronarboj plenaj de maturaj fruktoj, kaj samtempe ĉie regas la odoro de organĝaj floroj. En tia sceno okazis en Malago tri Esperanto-kongresoj (hispana, andaluzia kaj de IFEF). Post la lasta kongreso internacia grupo de esperantistoj veturis per pramo al norda Maroko por ekkoni la hispanan enklavon en Afriko – Ceŭton. La ekskurso estis plena de neordinaraj aventuroj.

Respondi