Esperanto havas 130 jarojn!

Antaŭ 130 jaroj, la 26an de julio 1887 en varsovia presejo de Ĥaim Kelter Ludoviko Zamenhof sub la pseŭdonimo d-ro Esperanto eldonis la unuan, ruslingvan lernolibron de la Lingvo Internacia.

Hodiaŭ, la 26an de julio 2017 ĉe la ĉefa placo en Bjalistoko niaj esperantistoj havos budon ĉe kiu oni povos interŝanĝi librojn (ne nur esperantajn) kaj ekkoni la bazon de Esperanto.

Respondi