Jedno oko na Maroko (Unu okulo al Maroko)

Vendredon, la 15an de februaro estis en la klubejo renkontiĝo kun Elżbieta Karczewska. En sia prezentaĵo ŝi rakontis pri la grupa veturo al Maroko, kiu okazis en novembro. Elżbieta prezentis informon pri la ŝtato, ĝia kulturo kaj historio. Ŝi parolis pri siaj impresoj de la vojaĝo kaj montris fotojn.

Post la prezentaĵo ni gustumis tradiciajn marokajn dolĉaĵojn, kiujn Elżbieta bakis mem, kaj trinkis dolĉegan mentan teon, kiun oni nomas “maroka viskio”.

Fotis Przemysław Wierzbowski

Respondi