Desegnu Zamenhofon – metiejo

Vendredon, la 1-an de februaro, nia klubejo gastigis italan volontulinon Daphne Xyris Marasca, kiu organizis metiejon de desegnado por ĉiuj, sendepende de sperto. Ŝi instruis al ni desegni portreton de Ludoviko Zamenhof kaj parolis pri si mem. La etoso estis tre bonhumora kaj ridema. Ni dankas Daphne kaj deziras al ŝi novajn kreajn ideojn.

 

Fotis Nina Pietuchowska

 

Respondi