Jeanne in Łapy

La 15-an de Decembro estas la 162-a datreveno de la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof – granda humanisto, naskiĝinta en Bjalistoko. Semajnon pli frue, lernantoj de la sepa klaso kaj ĉiuj interesitaj havis la ŝancon pli bone koni la kreinton de Esperanto, aŭdi kiel sonas la lingvo en konversacio, kaj eĉ lerni kelkajn gramatikajn regulojn. Por la granda plimulto el ili, ĝi estis la unua renkontiĝo kun tiu ĉi universala lingvo kaj ĝia historio.

Speciala gasto estis Jeanne Grimaud – franca volontulino de Bjalistoka Esperanto-Societo el Tuluzo. Ŝi parolis pri si mem, la Esperanto-komunumo en sia urbo, kaj respondis demandojn, kelkajn eĉ en Esperanto! Koran dankon precipe al tiuj, kiuj pli frue interesiĝis pri la temo kaj prepariĝis por la renkontiĝo.

La tuta afero estis efektive farita en Esperanto, tradukita de la aranĝanto Jolanta Christowicz – ankaŭ esperantistino.

 

Respondi