IJK kaj ILEI-kongreso – impresoj

56-a ILEI-Kongreso kaj 79-a IJK-Kongreso

Lignano Sabbiadoro (5–12 aŭgusto 2023)

En la impona sporta komplekso Bella Italia & Efa Village, tuj ĉe la Adriatika Maro, unuafoje okazis samtempe du eventoj: ILEI-kongreso kaj Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Sub la komuna slogano: KUNE POR ESPERANTO-EDUKADO, gejunuloj kaj instruistoj efektivigis komunan programon.

Kiel reprezentantoj de BES (Jolanta Chrustowicz, Jarosław Banach) ni partoprenis interalie en plurtaga trejnseminario de ILEI Interkultura Kompetento, okazinta kadre de la programo Erasmus+ KA2. Estis vere interesa sperto, dum kiu multe okazis: prelegoj de figuroj kiel Duncan Charters aŭ Renato Corsetti, atelieroj, debatoj pri kulturaj diferencoj, kaj fine prezentoj pri Afriko (la venontjara Universala Kongreso de Esperanto okazos sur tiu kontinento!). Gastoj el Tanzanio kaj Benino rakontis al ni multon pri siaj landoj kaj iliaj respondoj al multaj demandoj rezulte permesis al ni lerni multon unu de la alia.

Interesa solvo estis la eblo partopreni en la aranĝoj de ambaŭ kongresoj, kiuj praktike proponis komunan programon. Kiel kutime, la plej ŝatataj estis la vesperaj proponoj: koncertoj de artistoj, internaciaj talentprezentoj, eĉ du (!) muzikaloj kaj, kompreneble, Trinkomanĝa Nokto.

Antaŭ ĉio, la temo de Esperanto-edukado estis la plej grava. Kaj jes, ni lernis kiel la aliaj faras tion, eĉ en fora Ĉinio. Tamen la prezento de la projekto La 30 oraj horoj (pri ĝi oni jam povis aŭdi dum la lastaj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj), kies ideo naskiĝis en Italio kunlabore kun Itala Instituto de Esperanto kaj la itala sekcio de ILEI, vekis la plej grandan intereson. La kreintoj de la projekto, inter aliaj Laura Brazzabeni kaj Bruĉjo Kasini, parolis pri la historio de la ideo, atingoj kaj estontaj planoj rilate la trejnadon de instruistoj kaj la enkonduko de Esperanto al italaj mezlernejoj. La fakto estas, ke ekzistas lernejoj, precipe en Toskanio, kie tio jam okazas, kaj scienca dokumentado pri la utileco de Esperanto estas prezentita en la libro (Esperanto: facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj) de Alessandra Madella kiu ankaŭ estas aktiva en la projekto.

La ideo, ke unu povus lerni de la alia, alivorte la organizado de du kongresoj kune, certe allogis ĉiujn ILEI-partoprenantojn. Mi ne certas, ĉu la sama nombro de subtenantoj estas flanke de IJK (tamen ni spertis grandan surprizon post ĉio, kio okazis pasintjare en Nederlando dum la 78-a IJK-Kongreso). Sed mi supozas, ke estas bone proponi novajn solvojn, kaj tiel estis ĉi-foje. La tempo diros, ĉu la ideo daŭros.

Jolanta Chrustowicz

 

Respondi