Esperanta Lignofajro

Venu al tradicia renkontiĝo de bjalistokaj esperantistoj ĉe lignofajro – la 21an de oktobro! Kiel ĉiam, ĝi okazos en la urbeto Supraśl (Dębowik).

Por tiuj, kiuj emas veturi buse: ni renkontiĝos je 11h00 en la busa stacidomo de Bjalistoko; je 11h30 forveturos nia buso al la haltejo Supraśl Nadleśnictwo. La lokon vi povos atingi ankaŭ bicikle kaj aŭte.

Portu manĝaĵojn, trinkaĵojn, teren-ludilojn, ktp.!

Respondi