Nacia Legado 2021 – La moralo de sinjorino Dulska

Jam la 9-an fojon en la unua septembra sabato en Pollando okazis Nacia Legado. La libron, kiun oni legas publike kaj laŭte en diversaj lokoj, elektas ĉiujare mem la Prezidento de Pollando. Tiucele ĉijare la dramo « La moralo de sinjorino Dulska » de Gabriela Zapolska estis esperantigita fare de Tomasz Chmielik kune kun Lidia Ligęza kaj eldonita fare de Bjalistoka Esperanto-Societo kunlabore kun Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki.

Nacia Legado celas disvastigi kaj popularigi polan nacian literaturon kaj ni kompreneble partoprenis la aranĝon en Esperanto. La 4-an de Septembro okazis renkontiĝo en la Centro Ludoviko Zamenhof. Post la multmedia prezento de la vivo de la aŭtorino kaj ŝiaj verkoj fare de Katarzyna Lewończuk membroj de Bjalistoka Esperanto-Asocio aktoris ludante la rolojn de Dulska, Felicjan Dulski, Zbyszko, Hanka, Hesia, Mela, Juliasiewiczowa kaj Tadrachowa!

Gabriela Zapolska (1857-1921) estis libera kaj emancipita virino kiu ŝatis havi sendependan vivon. Krom 41 teatraĵoj, 23 romanoj, 177 noveloj, poezioj, leteroj kiujn ŝi verkis, ŝi ankaŭ provis fariĝi aktorino.  La moralo de sinjorino Dulska (1906) estas unu el ŝiaj plej konataj kaj gravaj verkoj. Tiu ĉi tragedifarso (kombinaĵo de komediaj kaj tragediaj elementoj) kreis la unuan parton de la serio de teatraĵoj pri sinjorino Dulska. Sekvis ĝin « Sinjorino Dulska antaŭ tribunalo » kaj « La morto de Felicjan Dulski ». Libroj fariĝis famaj kiel kritiko de burĝaj familioj kaj de etosoj, en kiuj la aŭtorino rivelas hipokriteconmalmodesteconmensogojn kaj malestimon kontraŭ malriĉuloj kaj malfortuloj.

Post la komuna legado, ni havis okazon paroli telefone kun Tomasz Chmielik, kiu rakontis al ni pri siaj spertoj dum la traduka procezo.

« La moralon de sinjorino Dulska » en Esperanto legis samtepe esperantistoj en Brazilo kaj la partoprenantoj de la projekto Erasmus+ « Trejnu la Trejniston 2 » dum la renkontiĝo en Kopenhago. Danke al ili pola literaturo vagabondas tra la mondo!

Dankon al ĉiuj partoprenantoj en la Centro Ludoviko Zamenhof. Aparte ni dankas al Robert Kamiński kaj Alvaro Motta por la senditaj fotoj.

Respondi