Reta Edukado Nun – renkontiĝo en Đurđevac

12-17 de aŭgusto 2021 kadre de la projekto Reta Edukado Nun financita de Eŭropa Unio per la programo Erasmus+ tri bjalistokaj esperantistinoj partoprenis en renkontiĝo pri cifereca dokumenta prilaborado, efika arkivado kaj eldono de bonkbalitaj libroj.

30 de aŭgusto 2021 je la 17:00 ni rakontos pri renkontiĝo en Đurđevac, Kroatio. La gastiganto estis Dokumenta Esperanto-Centro kaj la trejnado estis disponebla en reala tempo interrete.

Fejsbuko 

„Reta Edukado Nun” estas EU-projekto pri interreta edukado kaj instruado realigita de Esperanto-organizoj el Britio, Francio, Italio, Kroatio kaj Pollando.
La celo de la projekto estas altigo de kvalito de eduk-aktivaĵoj por plenkreskuloj kaj interŝanĝo de bonaj praktikoj inter la organizoj. Ni volas engaĝi pli multajn homojn en agado pri defioj rilataj al edukado. La projekto kreos interretajn lernilojn haveblajn por uzi en edukaj agadoj en aliaj organizoj. Ĝi ankaŭ faciligos la scio-transdonadon ene de ĉiu organizo kaj finfine ebligos novajn partneradojn inter organizoj, kiuj okupiĝas pri la plenkreska edukado.

Ekde la 12a ĝis la 16a de aŭgusto 2021 ni partoprenis en la unua parto de la Erasmus+ projekto „Reta Eduakdo Nun”.

Nia vojaĝo komenciĝis je 5 matene. Iwona, Maria kaj mi venis per buso al flughaveno en Varsovio. De tie ni flugis al Vieno kaj poste al Zagrebo. Inter Zagrebo kaj Đurđevac ni vojaĝis buse, en la nordorienta direkto.

La regiono, en kiu troviĝas nia celo Đurđevac (prononcu: ĝúrĝevac), estas verdega parto de Kroatio. Ĝi troviĝas apud la limo kun Hungario. Ĝi havas ĉirkaŭ 7000 loĝantojn. Ni tranoktis en la Ĉasista domo “Peski”. La ĉirkaŭaĵo estis tre trankvila, la loĝejo troviĝis en la protektita arbaro Borik. Mi povis penseme trinki la matenan kafon sidante sur la banko kaj rigardante la verdan ĉirkaŭaĵon kaj bestojn.

Ni lernis kaj diskutis pri efika arkivigado. Ni vizitis la sidejon de la gastiganta organizo – Dokumenta Esperanto-Centro – kaj eksciis, kiom grave estas kolekti dokumentojn pri esperanta movado kaj movadanoj.

Ni ankaŭ interŝanĝis spertoj pri la pretigado de ciferecaj dokumentoj. Ana Manero prezentis sian laboron en Biblioteko Juan Régulo Pérez . Ŝi ankaŭ menciis la Bitotekon, en kiu cifre troviĝas libroj kun estingiĝintaj aŭtoraj rajtoj. La libroj kaj revuoj estas facile antigeblaj per komputilo. La similan laboron faras László Szilvási en STEB (Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko) kaj Pascal Dubourg (paĝaro “Militrakonto” pri la Dua Mondmilito “pere de personaj rakontoj kaj beletraĵoj” en esperanto).

Ni ankaŭ lernis pri preparado de dokumentoj por preso kaj tuŝis la gravan temon de reta edukado kaj novaj teknologioj en la edukado.

La kunsidoj okazis en hibrida stilo. Oni povis konekti kun la grupo per Zoom kaj aŭskulti kaj interŝanĝi rete. Unu de prelegantoj, Przemek Wierzbowski, gvidis sian prelegon el Bjalistoko. Hibrida stilo de edukado estas certe afero por eksplori plu.

Dimanĉe ni ekskursis al Đurđevac kaj vizitis du muzeojn. La unua koncernis la historion de la urbo. Ni eksciis la legendon pri koko, kiu savis Đurđevac de Turkoj. En alia parto de muzeo estis videbaj pentraĵoj de Trnski, kiujn mi amegis. La dua muzeo koncernis la eksan dezerton. Ni eklernis, kiumaniere estiĝis sabloj en Đurđevac kaj kiumaniere estiĝis la sola sablero.

Nia trejnado finis lundon. Ni vizitis Zagrebon atendante al nia flugo reen. Ni eksciis pri tremoj, kiu okazas en Kroatio. Tramoj havas rapideclimojn por ne plu malbonigi la stato de konstruaĵoj. La plej granda surpizo estis la promeno subtere uzante la vojon konstruitan dum la Dua Mondmilito kiel refuĝejo.

Dum nia vojaĝo ni povis renkontiĝi kun esperantistoj de Đurđevac, Bjelovar kaj Zagrebo.

Ni atendas la sekvonta renkontiĝon de „Reta Edukado Nun”, kio okazos en decembro en Bjalistoko.

— Mariola, Maria kaj Iwona.

Prezentaĵo pri la renkontiĝo (pdf)

Respondi