21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Malfermiĝis la reta libroservo de BES! Tie vi povas aĉeti librojn en Esperanto, kaj havi ilin senditaj per la poŝto.


Partoprenu en la 21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, tradicia renkontiĝo de esperantistoj en la nastkiĝurbo de LLZ! Ĝi okazos en la tagoj 11–13 de decembro, ĉi-foje en reta formo.

La partopreno estas senpaga kaj ne necesas plenigi aliĝilon.

La aranĝo okazos ĉe la platformo Zoom, sub ĉi tiu adreso: https://us02web.zoom.us/j/9900292000?pwd=cS9nWXBWSTBDcE9lTHE1S2tvNSt4UT09

Alternative, vi povas viziti ĉi tiun paĝon, kiel Meeting ID entajpi la numeron 990 029 2000, kaj se necesos uzi pasvorton, ĝi estas bja2020.

Kelkajn teknikajn konsilojn vi trovos ĉe ĉi tiu paĝo.

Ni tre rekomendas antaŭe instali la klient-programon de la platformo Zoom; vi elŝutos ĝin ĉi tie: https://zoom.us/client/latest/ZoomInstaller.exe

Programo

Pli detalitan programon: ĉi-tie.

(UTC+1, Centr-Eŭropa Tempo)

Vendredo, la 11-a de decembro

17h00: Malfermo. Resumo de la 10-a literatura konkurso Esperanto ligas homojn. Pandemio: neĉiutaga ĉiutageco. Prezento de la premiitaj verkoj kaj Bjalistokaj Kajeroj – kolekto de ĉiuj konkursaj tekstoj. La konkurso okazas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko.

17h30 (pollingve) Prezento de la 105-a numero de la kvaronjara revuo Karta, grandparte dediĉita al la temo Lingvo kontraŭ malamo. Esperanto 1887–2020. La gasto estos Jeremi Galdamez – la elektinto de la tekstoj.

18h00 (pollingve) Zosia Dzierżawska, la aŭtorino de ilustraĵoj por la libro Doktoro Esperanto kaj la lingvo de esperoparolos pri la laboro super la eldonaĵo (Facebook-evento)

18h30 Koncerto de Frey-Lech Trio, Młoda FolkKREW kaj Uku-Donaco Bjalistoko realtempe el Centro Ludoviko Zamenhof.

Sabato, la 12-a de decembro

Serio de prelegoj:

  • 10h00 Adam Wilkus: Esperantaj Tagoj de Krakovo en la tempo de kronviruso
  • 10h30 Małgorzata Komarnicka: Aktiveco de Eŭropa Centro de Interkultura Edukado
  • 11h00 Alexandra Paz: Novkristanoj en norda Portugalio
  • 11h30 Prezento de volontulado en Tuluzo
  • 12h00 Nina Pietuchowska: Bjalistoko en la 19-a kaj 20-a jarcentoj en la kunteksto de multkultureco

13h00 Flormetado al la monumento de LLZ en Bjalistoko.

14h00 Koncerto de Tim Gallego realtempe el Berlino. La nova Esperanta stelulo, kolombia esperantisto, muzikisto kaj verkisto prezentos siajn freŝajn kantojn.

Serio de prelegoj 2:

  • 15h00 Ilona Koutny: Universitata instruado de Esperanto kaj Interlingvistika Simpozio
  • 15h40 Jagoda Greger: Filmo pri Perkuno. Esperanto sur la strando en Sopoto
  • 16h00 Szilva Szabolcs: Prezento de la lernolibro Pri kio temas?
  • 16h30 Muzikaj prezentaĵoj de partoprenantoj de la konkursoj (Wrocław 2020) de Silezia Esperanto-Asocio
  • 17h00 Rafał Darasz: Historio de la Esperanta movado en Ĉinio
  • 17h30 Projektoj de Erasmus+ en la Esperanto-movado
  • 18h00 Ines Kahin: Kvizo pri lingvoj de la mondo

18h45 Paweł Fischer-Kotowski: Prezento de Esperantisto de la Jaro 2020

19h00 Koncerto de Kajto realtempe el Nederlando. De 1988 kantas la sperta grupo en Esperanto-aranĝoj. La programo de Ankie kaj Nanne ĉiam estas humurplena, akompanita de diversaj instrumentoj.

Dimanĉo, la 13-a de decembro

  • 10h30: Virtuala ekskurso al Supraśl.
  • 12h00: Trejnado de trejnistoj kadre de la programo Erasmus+ kunlabore kun la TEJO-trejnistaro
    • Publika programo:
      12h00–12h50: Enkonduko: kio estas Neformala Edukado?
      13h00–13h45: Trejnado pri Lernostiloj
    • Kapabligo por Trejnistoj:
      15h30–16h00: Kiel uzi permesilon kaj kopirajton
      16h10–16h55: Mensmalfermeco por persona evoluo de trejnisto
      17h00–18h00: Venonta kunlaboro de trejnistoj
  • Poste: Vesperanto – libera babilado

Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn vi trovos ĉe Eventa Servo kaj Facebook.


Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko.

La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.

Ĉi tiu projekto estas realigita kun financa subteno de Eŭropa Komisiono. La projekto aŭ la eldonaĵo prezentas nur la vidpunkton de ĝia aŭtoro kaj Eŭropa Komisiono ne respondecas pri ĝia enhavo.

 

                              

 

                 

 

 

Respondi