180a naskiĝtago de Marko Zamenhof

“Kompara frazeologio” de Marko Zamenhof

Antaŭ 180 jaroj, [27.01]/8an de februaro 1837 en Suwałki en la familio de Fajba Volfoviĉ kaj Rajna Percovna naskiĝis Motel, poste konata kiel Marko Zamenhof. Devenanta el neriĉa, analfabeta familio Marko iĝis ŝtata konsilisto, instruisto en ia. judaj lernejoj en Bjalistoko kaj en Varsovia Reala Lernejo. Li verkis multajn plurfoje reeldonatajn lernolibrojn de la germana, bibliaj rakontoj kaj geografio. Lia bone recenzata “Prepara kurso de la ĝenerala geografio” estis eldonata almenaŭ 15-foje. La laboro de Marko forte influis la interesiĝon de Ludoviko pri lingvistiko kaj la aperon de Esperanto.
“Rusa-pola-franca-germana frazeologio” de Marko Zamenhof estis tradukita al Esperanto, kaj kolektitaj tie proverboj ĝis nun vivas en la Esperanto-komunumo.
Motel (Mordĥe, Mark, Markus) Fajboviĉ (Fabianoviĉ) Zamenhof mortis la 30an de novembro 1907 en Varsovio
.

Pli pri Marko Zamenhof:

Nakiĝatestilo de Marko Zamenhof. Aktoj de Oficejo de la Civila Stato de Judisma Kredo de la Distrikto de Suwałki kaj Jeleniewo el la jaro 1837, poz. 20.
“Tio okazis en la Urbo Suwałki, la sepan de februaro de la jaro mil okcent tridek sep, je la horo dek unua matene. Prezentiĝis Fajba Volfoviĉ Zaamenhof, ĉi tie en Suwałki loĝanta, tridekjara, en ĉeesto de la atestantoj Lejzer Klinkovŝtejn komercisto dudekkvinjara, kaj Zelman Ŝarkanski, bakisto, dudeksepjara, loĝantaj en Suwałki, kaj prezentis al ni infanon de vira sekso naskitan ĉi tie en Suwałki en la tago dudek sepa de januaro en la nuna jaro, je la horo sepa vespere, el lia edzino Rajna Percovna havanta dudek ok jarojn, kiun dum cirkumcido oni nomis Motel, post kio ĉi tiun akton oni legis al la veninto kaj la atestantoj, kiuj deklaris, ke ili ne kapablas legi. Makovski, Of. de Civ. St.

Respondi