25 III – 2 IV 2017 – en Munkeno okazis laŭvica trejnseminario pri trejnistaj kapabloj kadre de la projekto ”Trejnu la trejniston” financata de la Eŭropa Unio kadre de la programo ”Erasmus+”. Gvidis ĝin Charlotte Scherping Larsson – profesia trejnistino. Helpis ŝin Joop Kiefte kaj Magnus Henoch, kiuj antaŭ nelonge sukcese finis kurson kaj fariĝis profesiaj trejnistoj.
La seminarion partoprenis geesperantistoj de Germanio, Italio, Skotlando kaj Pollando ( 3 personoj el Bjalistoka Esperanto Societo: Nina Pietuchowska, Iza Walentynowicz, Przemysław Wierzbowski). La programo de la seminario estis tre valora kaj riĉa je diversaj informoj. Gepartoprenantoj lernis pri multaj modernaj metodoj, teknikoj de instruado, trejnado, transdonado de kapabloj, de scio por trejnotoj, pri socia integriĝo de homoj.
Tre interesaj estis informoj pri tio, kiel funkcias lernoprocezo, kiel oni povas komuniki kun aliaj (vorte, senvorte), kiaj estas lernostiloj. Tre gravaj estis ankaŭ informoj pri tio ĉi, kiamaniere gvidant(-in)o devas paroli, prelegi por ke ĉiuj lin/ŝin aŭdu kaj komprenu. Fine de la seminario ni en internaciaj grupoj preparis niajn proprajn sesiojn. Diversajn temojn de sesioj proponis la partoprenantoj mem kaj poste Charlotte elektis grupojn kaj temon por ĉiu grupo. Estis samtempe facile kaj malfacile, interese kaj komplike prepari la sesion en miksitaj grupoj.
Malgraŭ ĉio ĉiuj grupoj sukcese preparis kaj realigis siajn sesiojn. Ĉiujn la trejnista teamo pritaksis pozitive.
Dum tagmanĝoj kaj vespermanĝoj ĉe komuna tablo ni povis diskuti je diversaj temoj, interŝanĝi opiniojn, krei novajn ideojn pri efika uzo de novaj scioj kaj kapabloj.
Ni ankaŭ dum unu postagmezo havis eblecon viziti interesajn lokojn en Munkeno, iomete konatiĝi kun la ĉefurbo de Bavario. Iomete lacaj sed plenaj de nova energio nia trio revenis Bjalistokon por surloke uzi novlernitajn ideojn.
Nina Pietuchowska
Vidu la fotojn el tiu evento: ĉi tie
Materialojn el tiu seminario vi povos trovi ĉi tie.