Vojaĝoj de Samuel Pisar al la memorolimoj

Teksto de Krystyna Konecka (tradukis Jarek Parzyszek), majo 2023

Samuel Pisar en sia laborĉambro en Parizo, fotis: K. Konecka

Ĉiu renkonto kun Samuel Pisar, similis sekvan lecionon de profunda kortuŝo kaj de rememoroj. Ne gravis, ĉu tio okazis en Parizo, en Varsovio, dum la telefona interparolo el Novjorko, Barcelono, ĉu en Bjalistoko. Oni ne sentis en tiuj rilatoj distancon, ke la kunparolanto estas la „mondocivitano”, doktoriĝinto de Sorbono kaj de Harvardo, elstara eksperto pri la internacia juro, pledanto por internacia ekonomia kunlaboro de Okcidento kun Oriento kaj por unuigo de Eŭropo, honorogita per civitaneco de Usono, konforme al la speciala akto de la usona Kongreso, aŭtoro de dek kelkaj libroj, i.a. „Komerco kaj kunekzistado”, „La Ressource humaine” sed antaŭ ĉio de – tradukita en pli ol 20 lingvojn la membiografio: „El sango kaj el espero”. La eldono de la pollingva traduko de tiu libro en la naskiĝurbo de Samuel Pisar, fariĝis grava epizodo en mia propra (K. Konecka -JP) biografio.

La 24-an de aprilo 2021 en la bjalistoka aldono de la tutlanda „Gazeta Wyborcza” – „Kia historio” aperis la teksto „Konsilanto de prezidentoj”, kun la subtitolo, praviganta tiun titolon: „Samuel Pisar, la dunopatro de la usona ŝtatsekretario (respondeca por eksteraj rilatoj – JP) – Antony  Blinken, naskiĝis en Bjalistoko”. Ĉe la fino la aŭtorino Marta Grzywacz mencias kiel „fonton”: Samuel Pisar „El sango kaj el espero”, tradukis: Wanda Gall, eldonis: Reklamowo-Wydawnicza Agencja Dziennikarzy, Białystok 1992. Do la fonto estis nur unu – el kiu, el la antaŭparolo (verkita de K. Konecka – JP) oni povas ekscii i.a. kiamaniere oni sukcesis eldoni la libron en la naskiĝurbo de tiu „mondocivitano”… En mia arkivo konserviĝis ankaŭ multaj fotografaĵoj el niaj renkontoj kun Samuel Pisar kaj korespondaĵoj kun li kaj kun la tardukistinto de la libro… Jes, tiu libro fariĝis tre grava epizodo en mia propra biografio…

× × ×

…Estas oktobro 1999. La larĝan, parizan aleon inter la arbovicoj, tiel same kiel antaŭ multaj jaroj, fermas la Triumfarko. Samuel Pisar, jam preta eliri, kontrolas nur, ĉu ne bezonatas jako. La promeno estas tre longdaŭra kaj tre bela, – tra la proksima, sed ampleksa Bulonja Arbareto. Kun Samuel jam tiel estas, eĉ en la plej lirika ĉirkaŭaĵo, kaj eble ĝuste pro tio, li rememorigas la pasintecon, pri kiu li neniam forgesis. Rakontante pri oftaj renkontoj kun la mondogravuloj, li kliniĝas por kolekti kaŝtanojn. – Sciu – li diras – mi ĉiam en infaneco havis kaŝtanojn sur la balkono de nia domo ĉe Dąbrowskiego-strato.

Kiam, dum la bjalistoka promocirenkonto de sia membiografio „El sango kaj el espero” en 1992, li vizitis la familian domon, starante sur balkono li montris la lokon, en kiu li starigadis sian biciklon. Post sep jaroj (en 1999 – JP) li eksciis, ke iu renovigas tiun domon, al kiu li tamen jam neniam planis reveni. Sed li ne sciis, ke antaŭnelonge, la balkono malaperis…

Antaŭ la pollingva eldono de tiu libro, eĉ – ĝis la jaro 1990 en la lokaj gazetoj estis neniu informo pri la tutmonda kariero de Samuel Pisar. Oni devas malantaŭenigi la tempon.

× × ×

Aŭgusto 1990. Instruistoj el Liverpool: Enid kaj Philip Lodge, venis Bjalistokon laŭ la spuroj de la membiografio de Samuel Pisar. El la arkivo de K. Konecka

Nomata iam la urbo kun la ora koro, hodiaŭ Bjalistoko estas nenio pli ol tombejo sen tomboj. Tiun frazon kaj kelkajn aliajn el la angla versio de la libro „Of Blood and Hope” citis Enid Lodge dum aŭtuna vespero 1990, kiam la pluvo batis la verdan karoserion de la komforts „karavanaŭto” kiam oni tute ne volas eliri en la malsekan grason apud la bjalistoka hotelo „Leśny” (Arbara).  Antaŭ kelkaj horoj mi ankoraŭ tute ne suspektis ekziston de geedzoj: Enid kaj Philip Lodge, la instruistoj el Liverpool. Pro iu miskompreno, kiam ili, rezignanate pri aliaj, eŭropaj turismaj allogaĵoj, aperis en Bjalistoko, ilia amiko – profesoro Bogdan Wierzbicki el bjalistoka Filio de la Varsovia Universitato restadis en sia varsovio loĝejo. – Dank’ al la niaj, pli fruaj kontaktoj kaj kunlaboro, kadre de la societoj de UN-amikoj, ni komencis pli atente observadi Bjalistokon, kie ajn aperadis tiu nomo – rakontis al mi la novaj konatuloj tuj post kiam, post la telefono el Varsovio petanta ekokupiĝi pri la gastoj, mi trovis ilin en la aŭtomobilo. Ĝuste antaŭ la sia alveno ili legis en la revuo „The European” artikolon pri Samuel Pisar. Tre mmiorigis ilin la fakto, ke li naskiĝis en Bjalistoko, kaj ke li travivis Auŝvicon.

Noreen Taylor skribis en „The European”: „…En lia membiografio… serio de bildoj prezentas bonajn rikatojn de Pisar kun la mondaj aŭtoritatuloj! Estas i.a. fotografaĵoj kun la de ŝejko Jemenio, prezidento (de Francio) Mitterand, Edward Gierek (la Unua Sekretario de la Komunista Partio de Pola Popola Respubliko-JP), kun diversaj usonanoj: David Rockefeller, Henry Kissinger, Armand Hammer, John F. Kennedy…. Fotografaĵoj parte gravaj… Ben, la amiko el la bjalistoka infaneco, kune kun kiu ili fuĝis el la koncentrejo. La geavoj.  La patro David kun la malgranda (fratino de Samuel-JP) Frida. La gepatroj kune. La patrino Helena kaj la onklo Memel en uniformo de la pola armeo. La ŝtona kruco, kiu rande de Bjalistoko, rememorigas probable lokon, kie gestapo-anoj plej verŝajne mortpafis David Pisar…

× × ×

Samuel Pisar alkutmiĝis, ke en la vivo oni devas perdi multon. Ĉion. Post la reveno el la promenado al la hejmo, kie la edzino Judith preparis abundan lunĉon, ni interparolas en la laborĉambro, en kiu dum la lastaj jaroj preskaŭ nenio ŝanĝiĝis. Aldonitaj estas, simile kiel sur la unua etaĝo, kelkaj fotoj. Sur ili videblas ridetantaj, jam plenkreskaj, infanoj: Helaina kaj Alexandra, Antony kaj la plej juna Leah, kiuj jam laboras en la Blanka Domo en Vaŝingtono. Samuel atente trafoliumas ĵus ricevitan donace albumon „La malnova Bjalistoko” de Jan Murawiejski, plenan da antaŭmilitaj bildoj de la urbo.

– Hodiaŭ tio estas por mi la alia planeda – li flustras. – Mil jaroj. Malproksime de: Parizo, Vaŝingtono, Novjorko, Londono. Geografie. Sed mi tion ĉion ankoraŭ sentas. Tio aperas antaŭ miaj okuloj, kiel filmo. Mi memoras tiujn stratojn. Mi memoras fotojn, kiuj estis faritaj hejme. Mi, malgranda knabeto, du-tri jara, kun longaj haroj, unu mian manon tenas la patrino, la duan – la patro… Mi memoras ilin en la familia fotoalbumo.

Malnovaj bildoj el la ĉirkaŭaĵo de Dąbrowskiego-strato. – Tio nomiĝas dworzec kolejny (la sekva stacidomo)? – Kolejowy (fervoja). – Kolejowy. Kaj tio estas la preĝejo al sankta Roch. Antaŭ mia fenestro. Iam ĝi al mi ŝajnis tiel granda… Tiu bildkarto. Mi ne scias, ĉu tio ankoraŭ ekzistas. Ĉar tio estis mia lernejo. La strato Szlachecka (Nobelula). Estis la stratoj: Polna (Kampa), Szlachecka kaj Nowy Świat (Nova Mondo). Antaŭ la strato Lipowa (Tilia). Tiel mi memoras tion. Mi ankoraŭ vidas tiun Bjalistokon dum la lastaj momentoj de mia vivo. El la getto gvidis nin al la fervojo. Mi devis marŝi apud mia domo. Mi tie, en la fenestroj, vidis fremdajn homojn.

Neniam plu li ekvidis la patrinon nek la fratinon. La patron la germanoj murdis jam pli frue. Li, la malgranda Mula, saviĝis. Kiam komenciĝis la dua mondmilito, li estis dekjara. Pli malfrue skribis pri li la poeto Evgenij Evtuŝenko en la versaĵo: „Mi estas malgranda knabeto el Bjalistoko,/Mia sango falas sur la plankon, guton post guto….

× × ×

…Inter la jaroj: 1990 kaj 1999 okazis tuta epoko. Tre intensa korespondado kun la anglaj historiesplorantoj, kaj poste kun – „la malgranda knabo el Bjalistoko”. Dum tiu tempo Enid Lodge, sen kies aktivado nenio povis okazi, siaflanke raportadis pri la sekvantaj eventoj, oktobre de 1992, en – „North West News” en Liverpool kaj por la ampleksa teksto de Noreen Taylor aperigita sur la paĝoj de „The European”, la revuo (tiutempe – JP) legata en: Bruselo, Londono, Parizo, Berlino kaj en Moskvo. La artikoloj aperis … du semajnojn post promocirenkontoj kun la aŭtoro en Varsovio kaj en Bjalistoko, okaze de la pollingva eldono (iomete reduktita el la orginala, franca teksto) de la libro de Samuel Pisar „El sango kaj el espero”.

Kiamaniere tio okazis? La anglaj gastoj forveturis forte impresitaj de la kelkcentjaraj spuroj de la juda komunumo en Bjalistoko, kiu antaŭ la (dua) mondmilito konsistis el 60 mil civitanoj. Post la reveno al Anglio ni sendis al Krystyna (Konecka-JP) multajn informojn kaj la adreson de Samuel Pisar, kun kiu ni ligis kontakton – rememorigas Enid Lodge. – Ŝi en sia gazeto aperigis serion de tekstoj, kiuj estis senditaj al Pisar en Parizo (…). Dum nia sekva vizito en Bjalistoko, en aŭgusto 1991, ni eksciis, ke la libro „Of Blood and Hope” estos eldonita en Pollando.

× × ×

La kovrilpaĝoj: de la unua pola eldono de „El sango kaj el espero” el 1992 r. kaj de unu el la anglalingvaj eldonoj, Fot. K. Konecka

– Tie-ĉi, en Parizo, mi pensas pri tio kaj ĝis nun mi ne povas kompreni, kiamaniere mi sukcesis travivi ĉion – mallaŭte diras Samuel. – Korpe, komprenu, korpe tio estis torturoj, sed tion oni povas travivi. Sed psike. Mi ne scas , kiel mi eltenis ĉi-tion… Estis proksimume 500 infanoj en tiu lernejo. Kial nur mi unusola travivis? Verŝajne, tia estis mia sorto.

Ĉiun bildon Sam rigardas kun granda atento. Li akceptas la telefonvoknn, kaj denove revenas al la albumo.

– Tio estas la originalaj bildkartoj! Mi ilin memoras! – li kortuŝiĝas. – Mi havis kolektaĵon de poŝtmarkoj. Kaj de de la poŝtkartoj ankaŭ. Tie estis la strato Wersalska (Versajla). Proksime al la Palaco de Branicki, loĝis mia avino, kaj mia avo, apud la rivero. Tie vivis mia onklo, kiu poste elmigris al Aŭstralio.

La familio Pisar ligita estis kun Francio. Ankoraŭ antaŭ la milito la geavoj sendis siajn infanojn studi en Sorbono. En la pariza gazetaro aperis multaj tekstoj pri tio, ke ne hazarde, la mondfama juristo, konsilanto de prezidentoj kaj de la Internacia Olimpika Komitato, ekloĝis en Parizo.

– Ĉu vi scias, ke mia nomo estas anagramo de Parizo: PISAR – PARIS. Kaj ke mia persona nomo estas la anagramo de muzo: SAMUEL – LA MUSE. Oni interpretis tion tiamaniere, ke „Parizo estas lia Muzo”. LA MUSE – PARIS”. SAMUEL PISAR. Oni skribis ankaŭ, ke ne senkiale mia avino en Bjalistoko loĝis ĉe la Versajla-strato. Ĉar Parizo tio i.a estas Versajlo. Ĉio tio estis tiel ligita ku Francio. Kaj mia reveno. Post la militofino mi ankoraŭ estis en Germanio. Kaj mia onklino Barbara – el Parizo skribis, ke mi venu Parizon. Mi rigardis sur tiun nomon: Pisar – Paris, kaj tio estis tia signo el la supro. Kaj mi diris al mi: mi devas veturi al Parizo. Tio estis tre primitiva. Sed mi tion komprenis. Mi trovis la signon desupre. Tio estis alia enkarniĝo. Jen la vivo.

Apud la fotoalbumo „La malnova Bjalistoko” – aliaj libroj. La diverslingvaj eldonoj de „El sango kaj el espero”. Interne – fotografaĵoj. Sur unu el inter ili Samuel Pisar kun la filinoj kaj hundo sur herbejo. En la fono – la gotikstila kastelo. La valo de Loaro. Tio estis parto de la nova planedo de „la malgranda knabo el Bjalistoko”, kiu devintus forlasi la mondon tra la kamentubo de la krematoria forno.

Ambaŭ libroj kun la personaj enskribaĵoj de la aŭtoro – komence de la kunlaboro kaj post aperigo de la pola eldono…

– Jen nia hundo Balalajka – mencias Samuel. – Sur portretoj de la angla reĝo Charles la Unua, kiujn pentris Van Dyck, la reĝo rajdas suĉevale, ĉiam akompanata de hundoj, tre nobelaj, kiujn oni nomas King Charles Cavalier. La reĝino Elizabeta la Dua donacis ses tiajn hundojn al Valery Giscard d’Estaing, kiam li estis elektita la franca prezidento. Kaj ĝuste li donacis al mi unu hundon. Jen ĝuste Balalajka. Tiun kastelon, tre belan, mi posedis dum sep jaroj. Poste ni devis veturi al Florido, al la patrino de Judith, kaj al Vaŝingtono pro la studado de niaj infanoj en Harvardo. Ni forrdonis la kastelon. Sed tuj apude ni havas Bois de Boulogne (La Bulonjan Arbareton).

× × ×

La aktujo sur la bjalistoka skribotablo enhavas la korespondaĵojn kun Samuel Pisar. La anglalingvaj leteroj sendataj en kovertoj, tajpitaj permaŝine, fotokopioj, kelkaj skribitaj permane, nur lastampe – la retmesaĝoj. Tiujn lastajn li sukskribadis Mula. Kelkajn leterojn – en la nomo de la vojaĝanta juristo kaj verkisto – subskribitaj de la asistantino, Carla Lewis. Multaj interparoloj tra la jaroj, neregistritaj, okazadis nur pollingve. La unua, kortuŝa, tre longa letero venis el Parizo kun la dato la 12-a de marto 1991. Ĝi estis respondo post la unuaj artikoloj el le ciklo „La revenoj de S. Pisar”, kiuj aperadis en „Gazeta Współczesna” (La Nuntempa Gazeto – la regiona gazeto, aperanta ĝis nun en Bjalistoko -JP). Aldone – kun la sama dato, kopio de la franclingva letero al Wanda Gall en Varsovia, la tradukistino, kiu – pri kio mi ekscios baldaŭ – pro la korinklino tradukis la libron el la franclingva originalo („Le Sang de l’Espoir”),  jam en 1979, kaj kiu sensukcese provis aperigi ĝin en Pollando. La leteraŭtoro proponis al la tradukintino kontakton „avec Mme Konecka a Bialystok”. Aldone al la leteroj la libro en la angla: la tutegala ekzemplero, kiel tiu-ĉi, kiun mi tenis en la manoj, apartenis al Enid. Nun kun la persona aŭtora enskribaĵo: „…from a fellow-writer and a one time – rodak” (de la amiko-verkisto kaj samtempe de la samlandano – JP)

Kun ĉiu sekvanta letero estis pli da anikeco kaj pli da intimeco. Samuel Pisar jam scias: lia membiografio TUTCERTE estos eldonita en Bjalistoko en la pola lingvo. En septembro (1991-JP) Carla Lewis en la nomo de sia ĉefo, tiam restanta en Usono, skribis: „He would be delighted if you wrote a preface to the Polish edition of his book. Please go ahead” (Li estos feliĉa, se vi skribos la antaŭparolon por la pola eldono de la libro. Bonvolu komenci).

Alvenas novaj korespondaĵoj. Ankaŭ kun la tradukistino, Wanda Gall. En la mallongigo de la tradukita teksto, helpas al ŝi Maria Romanowska, laboranta en Reklamowo-Wydawnicza Agencja Dziennikarzy AG-red (Reklam-Eldona Agentejo de Ĵurnalistoj AG-red) en Bjalistoko, kiun oni (Krystyna Konecka-JP) sukcese instigis al la aperigo de la libro de Samuel Pisar. Verŝajne, se ne labroranta tiam en la eldonejo la eksurbestro de Bjalistoko, Zbigniew Zdrojewski, kiu hazarde enrigardis en mian redaktooficejon … Kaj la malavara ĉefo, Krzysztof Ochrymiuk.  Ni renkontiĝas kun la tradukistino. Alvenas novaj korespondaĵoj. La eldonisto organizas programon de la promociado de la libro „El sango kaj el espero”. Fine de septembro, komence do oktobro 1992 – granda festo – ni gastigas Samuel Pisar kaj lian edzinon Judith, la tiamam prezidantinon de la Fondaĵo „Centro de la Usona Kulturo por Eŭropo”.

Konservita de mi serio de fotoj, kiuj dokumentas la renkonton en la ĉefurba hotelo „Sobieski”, dum la solena promocirenkonto  kun partopreno de multaj ĵurnalistoj en la Hebrea Teatro, el la vojaĝo de la aŭtoro al la memorlimoj, do al Tykocin, de kie devenis liaj geavoj, al la arbaro apud Nowosiółki, kie estis mortpafita David Pisar. – Li estis natura gvidanto – diris la filo. – Tio kompreneblas, ke tia homo kiel David ne mortis pro la gaso, sed en la batalo. Tio estis batalo ne nur por judoj, sed ankaŭ por Pollando. Kaj li estas la vera heroo. Mi scias, ke li liveradis al la getto pafilojn. Mi scias ankaŭ, ke li de tie transportis plurajn, judajn infanojn, por ilin kaŝi ĉe la vilaĝanoj. Sur la fotoj Samuel Pisar en sia hejmo ĉe Dąbrowskiego-strato, en la ligna domo ĉe la strato Czysta (Pura), kie lia familio restadis ekde la somero 1941 ĝis la neniigo de la getto (somere 1943-JP). Grupo de la hebrea junularo, kiu akompanis la aŭtoron al Varsovio, dum la verkado de la dokumenta filmo de Krzysztof Krauze. Sur la aliaj bildoj – renkonto de la nekonata gasto kun la junularo de la bjalistoka liceo numero 1. Kelkaj bildoj el la poromocivespero kun la gvidantaro de la vojevodio kaj de la urbo en la bjalistoka dramteatro kaj kun granda publiko, kiun mirigis ekspozicio de la eldonoj en multaj lingvoj de la libroj de la iama bjalistokano. Finfine – registritaj en la kadroj – momentoj de la vizito de la gasto en nia hejmo, kie i.a. verkita estis la antaŭparolo al la pola eldono de „El sango kaj el espero”.

Oktobro 1992, La strato Dąbrowskiego en Bjalistoko. Fot. K. Konecka

El la antaŭparolo: Post la bjalistoka infaneco de Samuel Pisar, oni perforte fermis post li la porbestan vagonon. Pri la tempo, kiun li poste travivis, li raportadis por la tutmonda gazetaro, rakontante ke li estas homo „kiu pasigis sian adoleskadon en la plej granda forno de tiu kontinento”. En la nekredeblaj sortoeventoj, kiuj similis kadrojn de iu aventurfilmoscenaro, la kredo kaj la espero, sed super ĉio – la supehoma vivovolo, ne permesis al mi kapitulaci….

…La aliaj fotoserioj, faritaj, hazarde, ĉiujn tri jarojn. La aliaj artikoloj, post jaroj, ĉar niaj interrilatoj daŭris. Por la intervjuo „Ĉiuj koloroj de la vivo”:, farita oktobre 1993, Samuel Pisar permesis esti fotita en sia pariza laborejo”. Li ne evistis fotadon, kiam mi dokumentadis la eventojn en marto 1996, kiam unue li estis honorigita – pro sia internacia aktivado – en Aŭstralio, en la nomo de la brita reĝino, per la titolo „Sir” , kaj poste doktoro Samuel Pisar akceptis el la manoj de la pola prezidento, Aleksanedr Kwaśniewski – Krzyż Komandorski Orderu Zasługi RP (La Kruco Komandora pro Meritoj al la Pola Respubliko – unu el la plej altaj,polaj distingoj). En 1999 (simile kiel dum iama vizito en Parizo, kadre de privata ekskurso) ni renkontiĝas kelkfoje. De tiu tempo estas la fotoj de la domo, proksime al la Triumofarko,en la jurista oficejo, kaj fine inter la maljunaj arboj de Bois de Boulogne…

× × ×

Tiu ĉiam viva kadro. La ĉarma Bulonja Arbareto, kie dum la revenvojo Samuel piedfrapadis kaŝtanojn, same kiel malgranda knabeto, ĵetante ilin en la akvon. Kiam, post kelkaj tagoj, ni interparolis en lia advokata oficejo, en kiu ĉe la muro pendas la fotografaĵo de la malgranda nepino Ariel, kaj tuj apude – pri akcepto de la akto de la usona civitaneco, farita de la Kongreso kaj la fontplumo, per kiu tiun dokumenton persone subskribis la prezidento John F. Kennedy. La klientoj de la adwokata firmao de Pisar estas i.a. steluloj de la monda kino kaj kronumitaj regantoj, inter kiuj estas amikino de la familio, la reĝino de Danio, Margareta.

Dum la lunĉotempo preskaŭ ĉiuj vizitas restoraciojn, kaj Samuel Pisar iras al la proksima Parko Monceau (kiel tiutage kun mi), en kiu troviĝas la alabastra monumento al Frederiko Chopin kaj la malnova lernejo.

– Iam ofte mi alvenadis tien-ĉi por rigardi miajn infanojn, kiuj laŭvice lernis tie-ĉi– varmtone diras Sam. Ni preterpasas ridantan grupeton de geknaboj, en la malhelbluaj manteletoj, gardataj de la instruistoj.

Estas nenio pli grava ol la familio. Samuel, kiu perdis ĉiujn, tion scias multe pli bone ol iu ajn alia. En la plej nova numero de la revuo „Point de View” (La Vidpunkto) estas koloraj fotoraportoj pri t.n. VIP-oj (la famuloj). Princoj, aktoroj, Marina Vlady, Judith kaj Samuel Pisar.

– Tio tute ne estas grava – li diras.

Novembro 1992. Post apero de la pola eldono de la libro, Noreen Taylor priskribis la historion de tiu eldono…

El mia antaŭparolo de la pollingva eldono de „El sango kaj el espero”: La libro (…) estas preskaŭ persona renkonto kun Samuel Pisar; lia senĉesa revenado al la radikoj, tiom profunde enkreskintajn en la polan teron, al la juda identeco; atesto de la memoro pri epoko de la, preskaŭ senerare funkcianta, sistemo de teroro, do – la raporto el la infero. Samtempe ĝi prezentas la fulman mondokarieron de tiu homo sur la kampoj de: scienco, politiko, diplomatio kaj komerco, kiu daŭras….

× × ×

Privata, permane skribita letero de Samuel Pisar el 8-a de aprilo 2009 estis samtempe la invito partopreni la bjalistokan konferecon: „Serĉado de memoro kaj dialogo – Bjalistoko post 65 jaroj”. Tiun konfencon gvidis la fama bjalistokano. Ni ne renkontiĝis, ĉar tiam ni restadis en Anglio, de kie ni al. li sendis salutojn. „It is a tragedy (Tio estas tragedio – JP) – li skribis retpoŝte – that you and your husband cannot be there, but we will repair that later (ke vi kaj via edzo ne povas esti tie-ĉi, sed ni riparos tion pli poste – JP)”.

Ni jam neniam riparis tion. Samuel Pisar forpasis en Novjorko la 27-an de julio 2015…

× × ×

…Ne malaperanta bildo sub la palpebroj. Kiam sur la pariza strato oni devas haltigi taksion „la mondocivitano” levas sian manon. Senrezulte. Abrupte li metas fingrojn en la buŝon kaj – laüte fajfas. La taksio bremsas.

– Mi estas knabo el Bjalistoko – ekridas Samuel. – Ĉe ni oni fajfis ĝuste tiel…

 

© Krystyna Konecka; la teksto estas publikigita kun permeso de la aŭtorino.

Respondi