Strato Szymon Datner – nova ZEO en Bjalistoko

Organiza komiteto de la 2-a Postkongreso en Bjalistoko, 12–13 de aŭgusto 1931. Supre, la dua de maldekstre: la vicprezidanto Szymon Datner.

En la 68-a sesio la 27-an de februaro 2023 la Konsilio de la Urbo Bjalistoko decidis doni nomon al strato en Bjalistoko en la kvartalo Bagnówka. La strato ricevis la nomon Szymon Datner. La decido estis argumentita jene:

La propono de la nomo – strato Szymon Datner – venas el la Listo de proponataj nomoj de stratoj kaj placoj en la Urbo Bjalistoko. Szymon Datner (naskiĝis la 2-an de feb. 1902 en Krakovo, mortis la 8-an de decembro 1989 en Varsovio) estis pola juddevena historiisto. Antaŭ la 2-a mondmilito li laboris kiel instruisto en la Hebrea Gimnazio en Bjalistoko. Li estis membro kaj vicprezidanto de Zamenhofa Esperanto-Societo. En la 2-a mondmilito li apartenis al la rezistomovado en la bjalistoka geto. Datner batalis en juda partizana taĉmento sub la pseŭdonimo „Tolo”. Post la liberigo de Bjalistoko li laboris en la tiea Radio-Bulteno. En la jaroj 1944 kaj 1946 li estris oficejon de la Centra Komitato de Polaj Judoj en Bjalistoko, kiu ĉe la ŝtataj aŭtoritatoj reprezentis judojn transvivintajn la Holokaŭstoj kaj organizis por ili helpon. Li laboris en la Juda Historia Instituto en Varsovio kaj estis eksperto de la Ĉefa Komisiono pri Esplorado de Hitleranaj Krimoj en Pollando. Datner okupiĝis ĉefe pri krimoj de Wehrmacht kontraŭ militkaptitoj, pri fuĝoj el germanaj malliberejoj kaj pri la batalado kaj pereo de la bjalistoka geto.

La nova strato estas do sekva Zamenhof-Esperanto-Objekto (ZEO) en nia urbo, kaj post la stratoj Zamenhofa, Grabowskiego, Esperantystów kaj Szapiro – la kvina strato rilata al Esperanto.

Por la decido voĉdonis 19 konsilianoj, 8 sin detenis kaj 1 ne partoprenis.

La decido de la Urba Konsilio bone komencas la ĉi-jarajn solenaĵojn de la 80-a datreveno de la ribelo en la bjalistoka geto. Bjalistoka Esperanto-Societo planas tiuokaze interalie eldoni la libron „Batalo kaj pereo de la bjalistoka geto” en la pola kaj Esperanto.

Respondi