Bjalistoko baldaŭ povos ekhavi novan ZEO-n. Sennoma strato, troviĝanta inter la stratoj Jan Krzysztof Kluk kaj Franciszek Malinowski, verŝajne ricevos la nomon de elstara bjalistokano kaj esperantisto Jakobo Ŝapiro. Lian 120-an naskiĝtagon ni festos en oktobro ĉi-jare. En aŭtuno 2012 Bjalistoka Esperanto-Societo proponis aldoni la nomon de Ŝapiro al la listo de proponataj strat-nomoj. Projekton de decido pri tio subskribis urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski.
La biografion de Jakobo Ŝapiro vi povas legi ĉe nia paĝo.