Sankta Nikolao el Rovaniemi havas helpantojn

Mi opinias, ke plej grava donaco por infanoj estas tempo oferita al ili fare de maturaj homoj.

La 4-an de decembro, sur la Urba Stadiono, svarmis helpantoj de Sankta Nikolao, infanoj kaj „homoj, kiuj naskiĝis antaŭ longe”.
Koloraj standoj allogis malgrandulojn.

Kion pretigis por ili esperantistoj?
Sur la grandega televidekrano estis prezentita bildstria filmo „Mazi en Gondolando”. Laŭlonge de grandega tablo regis koloraj krajonoj kaj ŝablonoj por pretigi kristnaskajn kartojn al avo kaj avino, estis ludŝablonoj kun bildoj kaj esperantaj subskriboj por pli aĝaj infanoj kaj gepatroj. Familiaj teamoj konkurencis dum la esperantversia ludo „Memory”.
Kaj fine de la tablo agrabla surprizo: multaj malgrandaj donacoj por premii partoprenantojn. Ili ĉiuj estis venkintoj.

Mi ne scias kiu estis pli kontenta: ili konkurencante ĉu ni observante ilian engaĝigon.

Elżbieta Karczewska

Respondi